6a Novjara Renkontiĝo en Föckinghausen

8032008

 

Kiam ni eklernis Esperanton, ni aŭdis pri la tre ŝatata Novjara Renkontiĝo en Germanio. Nun, du jarojn poste, la tuta familio ĉeestis sian unuan renkontiĝon kun preskaŭ 150 personoj de pli ol dekkvin landoj kaj vere uzis la lingvon.

Ni travivis tre belan, interesan semajnon. Sed, jen la komenco…

 

Plenŝtopita. La veturilo estas plenŝtopita de multe da vestaĵoj (ni iros norden, eble neĝos, ion por la anoncita novjarfesto kun dancebleco…) ; kartona tubo, skribiloj, tukoj por la infanaj programpunktoj, vortaroj – ĉu ni prenos la unu-kilograman PIV ? medikamentoj (la ideo resti kun gorĝdoloroj enlite anstataŭ praktiki Esperanton timigas min) kaj pikniko por la dekhora vojaĝo.

Ne nur la aŭtomobilo estas plenŝtopita, ankaŭ niaj kapoj. La infanoj bone memoris, eĉ laŭte ripetis, kelkajn « granda Mazi » frazojn. Mi ne certas, ĉu « arestu lin », « mi ŝatas horloĝojn » kaj « la reĝino estas dika » ebligos trovi novajn amikojn…

En mia cerbo blinkas gramatikaj reguloj – eĉ se mi tre multe legis lastatempe, mi ne plu memoras pri « n », « iĝ » kaj « ig » (se mi ne sukcesos interparoli kun alilandanoj, gorĝdoloro povos esti vera solvo…). Mia edzo estas la plej trankvila – unue ni iros tien, due ni vidos !

La renkontiĝo okazas en malgranda plurdoma vilaĝeto. Komence ni sentas nin iomete apartaj. Impresas, ke ĉiuj konas sin kaj scias bone, kiel funkcias la organizo de tiu semajno. Sed tre rapide ni komencas babili, unue iomete timeme sed post ĉiu horo kun pli da sekureco. La diversaj programpunktoj helpas sendube la interparolon. Plenkreskuloj, gejunuloj kaj infanoj havas diversajn semajn-programojn. La tuta familio ĝojas pri la diferencaj proponoj : Trafika politiko, paroligaj ekzercoj, prelegoj, Panalotos-fluto, Vikipedio ktp por ni. La gejunuloj faras ĉiutage filmon, kiu estas prezentata vespere. Manlaboroj, kantoj kaj teatraĵo por niaj knaboj. Ili akceptas eĉ ludi roleton en la teatraĵo, kiu temas pri kverelo inter du popoloj pri la « ĉielbendo » kaj la « ekbrilarko ». Kelkfoje estas malfacile elekti kion fari. Ĉu mi iros al la ekskurso aŭ ĉu mi restos simple trankvile en la kafejo ?

Por la granda ĝojo de mia edzo troviĝas ankaŭ libroservo de Belgio surloke. Ni bezonas materialon por progresi…

La etoso estas tre agrabla. Ni ludas, laboras, ridas, dancas, eĉ kverelas kaj evidente oftege diskutas. Ni multe ĝojas ekkoni aliajn svislandanojn (dudek partoprenantojn !), paroli per kaj pri Esperanto en Svislando, eĉ fari kelkajn projektojn por la futuro. Ĉu ni vere devas iri en la nordon de Germanio por fari tion ?!

Post tiu semajno « papa » iĝas « paĉjo » kaj mi iĝas « panjo ». Nun ankaŭ niaj infanoj havas la « Esperanto-viruson » kaj ni hezitas partopreni la printempo-renkontiĝon…

Dum ni reveturas hejmen (kompreneble la aŭtomobilo estas pli plenŝtopita ol antaŭ kelkaj tagoj…) nia knabeto vokas : » Vidu la ĉielbendon ! » La pli aĝa tre saĝe respondas simple :  » Ekbrilarko. »

 

Mara Bartoli

 

 

6a Novjara Renkontiĝo en Föckinghausen dans Kelkaj artikoloj svislandanjoj_eta-f6b17

 




Verdaj lentoj kun krena saŭco

3022008

 

Verdaj lentoj kun krena saŭco dans Frandaj receptoj 2a904racine_raifort_gr-ef5d1

 

Lentoj = lentilles / Kreno = raifort

Tiu plado perfekte taŭgas dumvintre kaj kreno alportas fortan kaj spican noton. Tiu radiko enhavas multe da vitamino C kaj stimulas la digeston. Oni ankaŭ uzas ĝin sirope kontraŭ bronkito aŭ tuso. Ĝi estas aĉetebla foire aŭ eventuale en ujoj ĉe nutro-vendejoj.

Kvantoj por 4 personoj
k.k. = kafkulero / s.k. = supkulero

- 200 gr. verdaj lentoj (verdaj lentoj el Le Puy bongustas)
- 80 gr. karotoj en kubetoj
- 80 gr. pomcelerio en kubetoj
- 1 mezgranda cepo hakita
- 2 ajleroj hakitaj
- 1 s.k. timiano
- 1 branĉo de foliocelerio tranĉita en pecoj de 3-4 mm.
- 4-5 dl legombuljono
- ½ bukedo da petroselo (por la ornamo)

Por la saŭco
- 4 s.k. kirlita blanka fromaĝo
- 1-2 s.k. raspita kreno
- 1 s.k. citronosuko
- 1 k.k. sukero
- salo

Preparo Lavu plurfoje lentojn sub flua akvo. Deponu ilin en kaserolon kaj verŝu supren la legombuljonon. Kuiru ilin dum 30 minutoj kaj poste aldonu ĉiujn legomerojn kaj la timianon.

Lasu daŭre kuiri dum 15 minutoj kaj gustumu. Se la lentoj ne estas ankoraŭ kuiritaj, aldonu 1-2 dl da buljono kaj kuiru, ĝis ili estos molaj (sed ne kiel kaĉo !) Gustumu kaj aldonu salon laŭ gusto. Haku petroselon kaj lasu aparte.

Por la saŭco : miksu ĉiujn ingrediencojn kune.

Prezentado Meze de via telero deponu kelkajn kulerojn da legomaj lentoj kaj aranĝu ĉirkaŭ ilin 3 etajn kafkulerojn da saŭco. Superŝutu iom da hakita petroselo super la lentoj. Vi povas akompani tiun pladon ankaŭ per bona vaŭda kolbaso (varmigita) aŭ fumigita fiŝo (varmigita aŭ malvarma).

Glaso da blanka vino kiel Chasselas de nia regiono aŭ Riesling evidentigos la krenan guston.

Bonan apetiton !

 

Elisabeth De Mestral




Malkovru la retan esperanton – Sesa parto : ĵurnaloj kaj revuoj

30112007

 

Ni jam parolis iomete pri retaj legindaĵoj, sed temis nur pri libroj. Eble vi preferas legi novaĵojn aŭ mallongajn tekstojn. Do, en tiu artikolo, mi prezentos al vi retpaĝojn, kie vi trovos ĵurnalojn aŭ revuojn.

Kelkaj esperantaj revuoj estas jam delonge konataj kaj enretiĝis nur freŝdate. Ofte ili prezentas nur simplajn retejon kaj informojn pri abono aŭ enhavo. Ĉiu konas ekzemple « Monato » [1]. Se vi volas legi ĝiajn artikolojn, vi nepre devas aboni, ĉar la revuo ne deziras disponigi al ĉiuj ĝian enhavon. Nur kelkaj « Monataj artikoloj » [2] estas legeblaj ĉe tiu retejo : estas jam tre interese…

Hodiaŭ, esperanto vere uzas la eblecojn de la reto kaj oni trovas multe da retejoj, kiuj disponigas informojn pri la movado aŭ pri la mondo. Kelkfoje ili estas ege konataj, sed alifoje oni devas serĉi iomete por malkovri ilin. El la plej konataj, oni nepre devas paroli pri « Libera folio » [3] , kiu regule enretigas interesajn artikolojn pri la esperanta movado. Se vi volas rapide scii, kio okazas ĉe UEA aŭ TEJO, tiu retejo estas por vi. Ankaŭ la « Ondo de Esperanto » [4] proponas flanke de ĝia papereldono interesan retejon kun multaj informoj. Pri la Ondo, mi nepre devas informi pri tiu paĝo [5] , kie oni povas presi tutajn ekzemplerojn de la revuo de la jaro 2006. Tia estas reto : necesas ĉiam serĉi kaj provi ĉiujn ligojn : nur tiel oni trovas paĝojn kiel ĉi-tiun.

Ege mondkonata ĉiumonata ĵurnalo « Le Monde diplomatique » [6] eldonas retan esperantan version. Kompreneble ne ĉiuj artikoloj estas tradukitaj, sed oni ĉiam trovas elekton de kelkaj. Ekzemple, se vi ŝatus kompreni la usonan hipotekŝuldan krizon, vi legu la tre bonan artikolon de Frédéric Lordon [7] kaj vi certe konstatos, ke vi plibone komprenas ekonomion esperante !

Estas tiel multe da paĝoj, ke mi petas de vi helpon por trovi ĉiujn interesajn retejojn… Do, se vi vizitas Vikipedion (esperanta reta multpartoprena enciklopedio), vi povas trovi liston de revuoj [8] ekzistantaj aŭ malaperintaj. Se vi havas emon, provu ĉiujn ligojn kaj trovu interesajn tekstojn por mi ! Intertempe, mi ankoraŭ aldonas kelkajn proponaĵojn por vi :

La gazetejo [9], kie 44 malsamaj gazetoj prezentas sin al retuzantoj. Oni povas presi kelkajn eldonojn de tiuj gazetoj por provi ilin antaŭ ol aboni… Ĉi-tie esperanto montras grandan diversecon. Kuraĝiĝos ĉiuj, kiuj iomete malesperas.

Raporto.info [10] por ĉiuj, kiuj emas legi informojn el multaj landoj. Tiu retejo ĉiutage ricevas novajn kontribuojn.

Esperantologio [11] por ŝatantoj de altnivelaj studoj pri esperanto. Tiu retejo disponigas tri multpaĝajn kajerojn plenajn de kontribuoj, interalie de Marjorie Boulton, Paul Neergard, Detlev Blanke. Ĉiu kajero estas tuj presebla.

La Eŭropa bulteno [12] prezentas interesajn tekstojn pri lingvaj problemoj. Ankaŭ ĉi-tie kompletaj eldonoj estas elŝuteblaj, ekde 2000 ĝis 2007. Oni povas ankoraŭ trovi kelkajn aliajn eldonojn ĉe la paĝo de Eŭropa Esperanto Unio [13] .

Monda Asembleo Socia [14] proponas politikajn tekstojn ĉe tiu paĝo. Nur alklaku la temojn kaj poste la titolojn por atingi la tekstojn.

Kataluna Esperantisto [15] disponigas ankaŭ siajn artikolojn tuj preseblajn aŭ elŝuteblajn.

Literatura mondo [16] por tiuj, kiuj volas retrovi la etoson de esperanto en la komenco de la dudeka jarcento. Tiu retejo disponigas revuojn de 1922 kaj 1923. Iru kaj legu.

Mi ne povas prezenti ĉiujn paĝojn, kiujn mi jam trovis, sed antaŭ ol vi finlegos ĉiujn tiujn interesaĵojn, mi certe havos sufiĉe da tempo por trovi novajn. Bonan legadon !

 

Daniel Schöni Bartoli

 

 

 

Notoj

[1] http://www.esperanto.be/fel/mon/index.php

[2] http://www.esperanto.be/fel/mon/mon_enhv.html#poli

[3] http://www.liberafolio.org/

[4] http://esperanto.org/Ondo/

[5] http://esperanto.org/Ondo/Lo-pdf.htm

[6] http://eo.mondediplo.com/

[7] http://eo.mondediplo.com/article1294.html

[8] http://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Esperanto-gazetoj

[9] http://www.gazetejo.org/

[10] http://raporto.info/

[11] http://www.math.uu.se/esperanto/

[12] http://lingvo.org/bulteno/

[13] http://europo.eu/index.php ?art=4

[14] http://mas-eo.org/temoj.php3

[15] http://www.esperanto.cat/c/ke.htm

[16] http://www.tekstoj.nl/lm/

 




Cinamo : la plej ŝatata varmiga vintra spico

30112007

Cinamaj biskvitoj

 

Cinamo : la plej ŝatata varmiga vintra spico dans Frandaj receptoj Cannelle-7e706

 

Iom pri lingvaj originoj : en la 12a jarcento oni trovas jam la francan vorton : canele, en la angla canel, en la nederlanda caneel. Oni pensas, ke tiu radiko fontas el la latina canna = roseau (kano aŭ tubo), ĝi mem naskiĝis el la greka kanna kaj el la hebrea kaneh, kiu priskribas ĉiujn plantojn, kies branĉoj estas kavaj. Kinamomo en la greka elvokas ion envolvitan.

Hodiaŭ en multaj hindeŭropaj lingvoj oni ankoraŭ uzas la saman radikon. En la franca : cannelle aŭ cinnamome, en la itala : cannella, en la angla : cinnamon, en la rusa : kinamom, en la germana : ZimtKaneelzimt, en la hispana : canela.

Tiuj cinamarboj (canneliers) kreskas ĉefe en Srilanko (Cejlono) – Birmanio kaj Barato. Ili altas inter 6 kaj 10 metroj kaj iliaj folioj tre bonodoras. Ne miksu tiun specion kun la alia, kiu kreskas en Ĉinio kaj Indonezio, nomata ĉina aŭ malvera cinamo (en la franca : casse).

Ĉiujn 2 jarojn oni senŝeligas eksteran parton de elektitaj branĉoj dum la pluvsezono (malsekeco helpas la senŝeligon). Poste oni tranĉas la enan parton de tiuj pecoj en rimenoj, kiuj poste envolviĝas. Post sekigo, oni forsendas ilin en la tutan mondon.

En la Biblio cinamo estas menciita kiel altvalora substanco. En la 15a jarcento portugaloj ekvendadis ĝin kaj baldaŭ sekvis nederlandanoj kaj britoj.

Ĝiaj kuracaj ecoj efikas sur la digesto kaj intestaj infektadoj. Ĝi stimulas la sangan cirkuladon, kuracas bronkojn kaj spirproblemojn. Ĝi fortigas nian imunan sistemon, malpezigas mensan lacecon, plibonigas koncentriĝon kaj mensmalviglecon.

Kiam sentiĝas la unuaj vintraj malvarmumoj, provu tiun malnovan kuracan recepton : por 2dl da akvo aldonu pecon de 2 cm da cinamobastono, 1 kariofilo (clou de girofle), 1 tranĉo da zingibro. Boligu ĉion dum 2-3 minutoj kaj infuzu dum 10-15 minutoj. Aldonu sukon da ½ citrono kaj 1 kafkuleron da mielo. Tiu trinkaĵo ne nur efikas, sed tre bongustas.

En kuirado, ĝi estas uzata en multaj diversaj pladoj kiel : stufataj viandaĵoj, supoj (provu spici kukurban supon : bonega !), vintra varma vintrinkaĵo, fruktoj en siropo, kukoj (tradiciaj pomtortoj) kaj biskvitoj.

Mi donos al vi tiun simplan kaj rapidan recepton :

 

Cinamomaj biskvitoj (Biscuits à la cannelle)

Pasto

k.k. = kafkulero
s.k. = supkulero

- 210 gr. faruno
- 150 gr. butero
- 100 gr. sukero (kruda kansukero estas plibona)
- 50 gr. pulvorigitaj aveloj
- eretoj da 1 citronŝelo
- 1 k.k. da cinamo
- 1 k.k da vanila sukero
- salo
- 1 k.k. gistopulvoro
- 5 s.k. akvo aŭ lakto

En granda bovlo almiksu ĉion krom la aveloj kaj la lakto. Movu ĉion mane aŭ perforkete, ĝis vi ricevos sablecan mason. Aldonu la pulvorigitajn avelojn kaj iom post iom verŝu akvon aŭ lakton ĝis via pasto firme ligiĝos kaj formu pilkon. Lasu ripozi ĝin dum unu horo en fridujo.

El tiu pasto forprenu etajn erojn kaj rulu ilin intermane por ricevi pilketojn (ĉirkaŭ 1,5 cm da diametro). Deponu tiujn pilketojn sur bakpladon, kiu surhavas bakpaperon kaj platigu iomete ilin per forketo (ĝi lasos striojn sur la pasto). Laŭ gusto vi povas ankaŭ aldoni iom da sukero supren.

Baku en varma forno (170 gradoj) dum 15-18 minutoj. Prenu el la forno kaj lasu aparte.

Ili bone konserviĝas en biskvitskatolo kaj, kiel eta donaco en belkolora saketo, ili ĉiam plezurigos viajn amikojn.

Bonan Kristnaskon kaj belajn jarfinajn festojn !

 

Elisabeth De Mestral

 




Vaŭda densigita vinbersuko (« La raisinée »)

13102007

Tradicia vaŭda specialaĵo farita per pomsuko, pirsuko, vinbersuko aŭ miksaĵo inter ili dum rikolto. Oni uzas ĝin por desertoj, kukoj kaj diversaj pladoj. La lastan jaron invitis nin vinberista amiko por malkovrigi al ni, kiamaniere oni faras la vaŭdan densigitan vinbersukon (li uzis nur vinbersukon). Antaŭ dometa ŝirmejo meze de kampoj, vinbersuko bolis senĉese dum almenaŭ 24 horoj en kaldronego. Dum la tuta kuirado, familioj, amikoj, najbaroj alvenis jen por babili, jen por manĝi kaj trinki, infanoj tendumis ĉirkaŭe. Fojfoje, la vinberisto streĉis la orelojn kaj tintiletoj aŭdiĝis. Mi miris… « Bone observu ! » : arĝenta monero de 5 frankoj trankvile tintis je la fundo de la kaldrono. Li klarigis, ke laŭ la fajropovo la monero moviĝas kaj la tintilmuziketo informas pri la ĝusta kuirado kaj denseco. Tio estas tre grava, ĉar kiam alproksimiĝas la fino, se pludaŭras la kuirado, la siropo brulos ! Sed kiam ĝi sukcesas, bonan, dolĉan, vinbersaporan siropon oni gustumos !

 

Vaŭda densigita vinbersuko (

 

Dolĉa torto kun vinbersiropa flano

k.k. = kafkulero / s.k. = supkulero

Por bakplato 20 centimetra (6 personoj)

Pasto

- 180 gr. faruno
- 70 gr. butero
- 2 s.k. sukero
- salo
- akvo aŭ lakto

Almiksu farunon, buteron, sukeron kaj salon movante ilin mane aŭ perforkete, ĝis vi ricevos mason kiel sablo. Aldonu iom post iom akvon aŭ lakton (ĉirk. 1 dl) ĝis via pasto iĝos ne tro mola.

Per rulpremilo etendu ĝin kaj metu ĝin sur bakplaton, kiu enhavas bakpaperon aŭ iom da butero ŝmirita sur la surfaco kun iom da faruno superŝutita supre (tio malhelpas paston glui). Truigu ĝin per forketo.

Baku en varma forno (180 gradoj) dum 20 minutoj. Prenu el la forno kaj lasu aparte.

Flano

- 3 ovoj
- 1 ovoflavo
- 1.5 dl kremo
- 1 dl vaŭda densigita vinbersuko

Almiksu ĉiujn ingrediencojn. Verŝu tiun kremon sur la surfacon de la preskaŭ kuirita pasto kaj remetu vian torton delikate en fornon lasante la fornpordon iomete malfermita. Kuiru ĝin dum ĉirkau 30 minutoj je 180 gradoj. La flano estas preta, kiam la kremo ne plu estas flua. Prenu el la forno kaj lasu iomete malvarmiĝi. Poste metu ĝin sur kradon.

Alia pli simpla maniero servi nian densiĝitan vinbersukon :

Sur vanilan glaciaĵon versŭ iom da densigita vinbersuko kaj aldonu iom da cinamo. Viaj gastoj dankos vin….

Multan sukceson kaj bonan apetiton !

 

Elisabeth De Mestral

 

 

 




Malkovru la retan esperanton – Kvina parto : la ludoj

13102007

 

Ne eblas ĉiam esti serioza. Post parolado pri la babilado kaj la literaturo, mi prezentas al vi kelkajn paĝojn ludendajn, eble por kiam vi lacas pri lerni la lingvon. Malfeliĉe ne estas tiom da retejoj kiel pri la literaturo, sed kelkaj estas ege interesaj. Jen ekzemploj :

Se vi konas la ludon nomatan « Tetris », vi eble plezuros ludante per « Vortaris » [1]. La reguloj estas samaj ol tiuj de la fama « Tetris », krom ke vi devos kunmeti vortelementojn kune. La ludo tiel rapidas, ke vi eble perdos la ritmon. Provu ĝin, estas amuze !

Kiel fari ? Simple. Vi devas iri malsupren de tiu paĝo kaj alklaki la frazon « Se vi volas havi la ludon » (estas ligilo !). Tiel vi povas ricevi la programon sur via komputilo kaj uzi ĝin post instalado.

Mi ankaŭ trovis la faman skrablon [2], sed ĝis nun mi ne povis funkciigi ĝin. Eble vi trovos kaj povos klarigi al mi, kiel mi devas fari tion.

Alian kleran ludon vi povas ankaŭ sperti kun « Lingvo kvizo » sur la paĝaro de Lingva Prismo [3]. Vi devas respondi al diversaj demandoj pri lingvoj. Tio ne estas facila, sed vi povas lerni multajn aferojn, pri kio vi neniam aŭdis antaŭe. La plej bonaj ludantoj atingis pli ol 1800 poentojn, sed mi ne atingis 100, kiam mi ekprovis. Faru pli bone ol mi !

La pendumito [4] estas ankaŭ tre fama ludo, aparte en lernejoj. La ludon vi povas aŭ ludi sur la retpaĝo aŭ elŝuti ĝin ĉe vi. Vi havas sur la paĝo nur tri temojn pri kio vi povas ludi : fruktoj, birdoj kaj landoj (mi venkis la komputilon pri la fruktoj). Sed eblas ankoraŭ krei sian propran enigmon pri aliaj temoj. Kion fari estas klarigite sur alia paĝo [5]. Tiu ludo povas esti utila por lerni kaj lernigi la lingvon.

Por trajni la vortfaradon estas ankoraŭ amuza retpaĝo. Tiu nomiĝas virtuala fridujo [6]. Vi scias… : estas kiel hejme, kiam vi metas amuzajn magnetaĵojn sur vian fridujon. Sed ĉi-tie estas nur vortaj magnetaĵoj kaj oni povas krei vortojn, eĉ longajn per vorteroj. Vi eĉ povas aŭdi la bruon…kiel sur reala fridujo ! Vi povas uzi tiun fridujon por verki poemojn. Kiam tiuj estas skribitaj, vi povas registri ilin kun via nomo aŭ kromnomo per alklakado sur la kapon de Zamenhof kaj poste aliaj retuzantoj povos ilin legi. Mi trovis tiun ideon ege amuza…

Mi ne provis ĉiujn sekvajn ludojn sed mi certas, ke vi estos ankoraŭ interesataj por malkovri novajn ludojn. Sur tiu paĝo estas tuta listo [7] : damludo, domeno, labirinto, puzlo kaj vermo estas la plej konataj. La ludoj ne estas aparte lingvaj ludoj sed ordinaraj komputilaj ludoj. La klarigoj ĉiam estas en esperanto. Mi provis iun de tiuj ludoj por vi : Blokita aŭto. Mi devas precizigi ke post elŝutado de la programo mi devis malfermi ĝin per « Internet explorer », ĉar mi ne povis ludi per « Firefox ». Tiel estas informadiko, ĉiam estas novaj miroj. Tiu ludo estas tre amuza : vi devas eliri la aŭtoparkejon movante la aliajn aŭtojn. La nivelo por la komencantoj facilas, sed poste la ludo iĝas ege malfacila. Mi esperas, ke vi plezuros, sed mi atentigas vin, ke tiaj komputilaj ludoj povas naski grandan tempoperdon.

Alia paĝo kun multaj komputilaj ludoj estas ankoraŭ trovebla ĉe ludanto.org [8]. Vi trovos aliajn konatajn ludojn kaj mi lasu vin provi ilin. Mi ne trovis sufiĉe da tempo por ludadi komputile… La reto grandiĝas ĉiutage. Mi certas, ke novaj ludoj ankoraŭ aperos. Kiel ne ludi por lerni la lingvon ?

 

Daniel Schöni Bartoli

 

[1] http://members.fortunecity.com/megaribi/VORTARIS.htm

[2] http://skrablo.ikso.net/

[3] http://www.lingvo.info/kvizo/index.php ?lingvo=eo

[4] http://krucenigmoj.tripod.com/pendumito.htm

[5] http://krucenigmoj.tripod.com/pendkielkrei.htm

[6] http://esperanto.lodestone.org/ktp/fridujo/

[7] http://mpovorin.narod.ru/ludoj/ludoj.html

[8] http://www.ludanto.org/

 




Ŝveligitaj fromaĝkuketoj kun roza pipro

20092007

Ŝveligitaj fromaĝkuketoj kun roza pipro dans Frandaj receptoj souffle-58d1f-77446

 

Pri sufleoj, mi ofte aŭdis : “Mia Dio ! kiam mi alportis miajn sufleojn al miaj gastoj, ili tute malŝvelis. Ili ŝajnis ebenaj omletoj !”.

Multaj pensas, ke malfacilas sukcesi baki sufleojn. Veras, ke tradiciaj receptoj faritaj per beŝamelo postulas iom da trejnado.

Sed la recepto, kiun mi proponas al vi, certe sukcesos. Mi ricevis ĝin de vaŭda amiko, kiu mem ricevis ĝin sekrete de sia avino en Gruyères ! Simpla kaj facila !

Kvantoj por 4 personoj

k.k. = kafkulero / s.k. = supkulero

- 2 dl lakto
- 20 gr. faruno
- 20 gr. butero (iom fandita)
- 3 grandaj ovoj
- 80 gr. raspita fromaĝo (Gruyères, Vacherin aŭ Comté)
- 4 bakbovletoj (diametro : 8 – 8.5 cm)
- 2 k.k. roza pipro pulverigita (vi povas anstataŭigi ĝin per iom da muskata nukso kaj 2 k.k. de timiano)
- 2-3 s.k. nerafinita faruno + iom da butero kaj oleo por ŝmirado

Preparo

Ŝmiru viajn bakbovletojn kun iom da butero kaj metu ilin en fridujon ĝis la butero malvarmiĝos denove sur la parietoj.

Intertempe, en granda bovlo almiksu unu post la aliajn : ovojn, lakton, buteron, raspitan fromaĝon, farunon kaj la rozan pipron. Kirlu bone.

Gustumu la mason kaj eventuale aldonu iom da salo.

Prenu el la fridujo viajn bakujetojn kaj ŝmiru denove la parietojn per iom da sezama aŭ sunflora oleo. Poste superŝutu enen iom da nerafinita faruno (tritiko, spelto aŭ fagopiro) (blé, épeautre ou sarrasin). Priatentu, ke ĝi bone gluu sur la interna parto de la bovletoj : tiu ago igos viajn fromaĝkuketojn bele ŝvelitaj kaj kreos maldikan kruston.

Bakado : En varma forno, 200-220 gradoj dum 20-25 minutoj ĝis la sufleoj iĝos orkoloraj.

Prezentado

Helpe de tuko por ne bruligi vin, deponu viajn belŝvelitajn fromaĝkuketojn sur telerojn, kiujn vi akompanos, ekzemple, de freŝa salato de laktuko, eruko kaj kukumo.

Glaso da blanka vino kiel Chasselas aŭ Chardonnay de nia regiono tre bone subtenos tiujn rozpipritajn sufleojn.

Je via sukceso !




Malkovru la retan esperanton – Kvara parto

20092007

 

Lastmonate, mi skribis pri la eblecoj paroli sur-rete kaj nun mi proponas al vi legi tekstojn trovatajn sur retpaĝoj. Ili estas multaj kaj mi devis elekti nur parton de tiuj vizitendaj paĝoj.

Legi ĉiutage iom da esperanta literaturo estas bona solvo por progresi kaj ni ne devas nepre aĉeti librojn. Eblas trovi kompletajn librojn uzante la komputilon. Oni povas ankaŭ trovi senpagajn novelojn, fabelojn, poemojn, eseojn, ktp. Jen :

Mi komencas per unu el la plej gravaj libroj de nia mondo, tradukita al tiel multaj lingvoj : la Sankta Biblio. Vi povas trovi la tutan tekston sur tiu paĝo [1].

Eble vi ne ŝatas legi tekstojn komputile kaj vi preferas presi tiujn surpaperen. La plej bona solvo estas simple elekti muse la tekston, kopii kaj meti ĝin en vian « tekstprilaborilon » (traitement de texte). (Mi klarigis kiel fari tion en la unua artikolo de tiu serio.) Poste vi povos facile aranĝi la tekston kiel vi volas kaj presi ĝin.

Tiu libro, la Sankta Biblio, estas praktika ĉar ĝi jam havas la tipajn akcentojn de nia lingvo. Tamen ofte vi trovos tekstojn senakcentajn. Tiam vi devos iomete labori. Se vi ne interesiĝas kiel fari tion, ne legu la sekvan paragrafon.

Unue, vi devas elŝuti la programon EK, kiu permesas skribi facile kun akcentoj. Vi trovos tiun mirindaĵon sur tiu paĝo [2]. Tio ebligas tajpi la akcentojn laborante per multaj mal-samaj programoj de via komputilo. Due, vi devas alporti la tekston en la tekstprilaborilon. Poste vi povas ŝangi la « cx » en « c » uzante la funkcion « anstataŭigi » de la tekst-prilaborilo. En la fenestro de anstataŭigfunkcio, skribu sur la unua linio la leteron sen akcento ( cx ) kaj sur la dua, post alklakado sur ikono de EK, vi skribu ĉ. Kiam vi elektas « ĉion anstataŭigi », ĉiuj viaj cx iĝas ĉ. Poste, vi devos ankoraŭ samfari por ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, aŭ, eŭ. Nun via teksto estas bone legebla.

Eble vi jam trovas, ke tio estas multe tro malfacila. Do mi havas alian ideon por vi. Iuj tekstoj estas troveblaj tuj preseblaj, en formato PDF, kiel fabeloj sur tiu paĝo [3].

Bedaŭrinde multaj aliaj libroj ne estas preseblaj kiel tiuj [4]. Tamen estas interesaj kaj grandaj elektindaĵoj : vi trovos « Pipi ŝtrumpolonga » de Astrid Lindgren, « Gulivero en Liliputo », multajn diversajn tradiciajn fabelojn, « Don Kiĥoto », kaj ankaŭ originalajn esperantistajn tekstojn. La plejmultajn rettekstojn vi devos tamen kopii, kiel mi klarigis antaŭe, en vian tekstprilaborilon.

Mi devas nepre ankoraŭ prezenti al vi ĉi tiujn paĝojn [5]. Sur ili estas tiel multaj tekstoj, ke mi certas, ke vi trovos tre bonajn aferojn. Bedaŭrinde ne ĉiuj tekstoj estas kompletaj : kelkfoje estas nur recenzoj aŭ eltiraĵoj. Tamen estas la ĉefa literatura esperanta retpaĝo.

Kelkajn aliajn retadresojn mi povas ankoraŭ nun konsili :

- La projekto Gutenberg [6] : Interesa listo de senpagaj libroj.
- La eta princo [7] de Saint-Exupéry kun ĝiaj desegnoj.
- Fabeloj de Andersen [8]
- Pinokjo [9] de Collodi.
- Tekstoj [10] de Franz Kafka, tradukitaj de Vilhelmo Lutermano.
- Listo [11] de multaj esperantaj tekstoj de rusa retpaĝo. (Tekstoj por infanoj estas ĉi-tie [12])
- Ĉar mi scias, ke kelkaj esperantistoj ŝatas tian temon, mi povas indiki tiun retpaĝon kun erotikaj tekstoj [13].

Por tiuj, kiuj volas lerni pli da gramatikaĵoj, vi povas iri al PMEG [14]. Estas la plena manlibro de esperanta gramatiko de Bertilo Wennergren. Por aliaj, kiuj tre ŝatas la stilon de Claude Piron, vi povas trovi kelkajn librojn (« Dankon, Amiko ! » kaj « Vere aŭ fantazie ») de li sur lia retpaĝo [15].

Mi ĵus malkovris ion alian : tekstojn legitajn, kiujn oni povas simple aŭskulti. Vi trovos ilin ĉi-tie [16].

Tiel multe da tekstoj estas troveblaj, ke mi certas, ke vi rapide trovos trezorojn, kiujn mi mem neniam trovis ! Sufiĉe por pluraj blankaj noktoj…

Daniel Schöni Bartoli

 

 

Notoj

[1] http://steve-and-pattie.com/esperantujo/biblio/

[2] http:// www.esperanto.mv.ru/Ek/

[3] http://www.omnibus.se/fabelaro/

[4] http:// esperantujo.org/eLibrejo/

[5] http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html

[6] http://www.gutenberg.org/browse/languages/eo.html.utf8.gz

[7] http://esperanto.utopia.com.br/eta/

[8] http://hjem.get2net.dk/chenero/hca/index3.html

[9] http://digilander.libero.it/nicolaruggiero/index2.html

[10] http://vlutermano.free.fr/kafka.html

[11] http://miresperanto.narod.ru/esp.htm

[12] http://miresperanto.narod.ru/por_infanoj.htm

[13] http://www.esperanto-praha.net/erakontoj.htm

[14] http://bertilow.com/pmeg/

[15] http://claudepiron.free.fr/livres.htm

[16] http://www.esperanto.org/literaturo/RealAudio/

 




La potenco de polvosuĉilo

31072007

La tasko de mastrumado, kiun mi vere malŝatas, estas purigi polvosuĉile. Kvankam mi konfesas, ke la polvosuĉilo iel donas al mi potencon kaj trejnas la imagopovon… kiel mi rakontos al vi poste.

 

Antaŭ ol komenci, kompreneble, mi devas liberi la tutan plankon de neordigitaj aĵoj de miaj filoj. Tio signifas, ke mi rampas en ĉiu angulo, sub tabloj, seĝoj, litoj, la divano. Kutime mi decidas tiumomente, ke ekde hodiaŭ ili devos ludi en siaj ĉambroj ! Mi metas mian rikolton en tri strategiajn lokojn (sur salontableton, manĝtablon, telefonmeblon) por ordigi tion poste. Nun mi estas sufiĉe laca por fari la unuan paŭzon, sed mi havas fortan volon kaj daŭrigas. Mi eltiras la polvosuĉilon el la ŝranko. Mi esperas, ke la polvosako estas malplena, enmetas la tubon kaj la plilongigokablon.

Do mi fine estas preta por la konkerado ! Mi konektas la aparaton, ŝaltas la polvosuĉilon kaj enklikas mian imagopovon. Ĉiam la sama vojiro, la samaj movoj, la sama rigardo. Duone virino, duone roboto mi analizas ĉion sur la planko. Dimensio, pezo, suĉprobableco (en mia kapo mi vidas kalkulan, rotacian, verdan komputilbildon sur nigra ekrano). La metala tubo de la polvosuĉilo iĝas dangera instrumento !

Aha, kia feliĉo aŭdi grinĉi, kraki en mia tubo. Ha, ankoraŭ granda peco en mian aparaton. Jes, mi ekvidas globeton tie, mi ŝatas la bruon « plop », kiam mi suĉas ĝin, despli ke… ĝi purigas la tubon ! Sed miaj preferataj suĉobjektoj estas sekaj, duraj pecoj, kiel panrestoj aŭ pasto. Antaŭ ol suĉi pecon, mi dispremas ĝin per decida paŝo – skraĉ – dinosaŭro marŝas sen kompato al bestoj, kiuj forkuras !

Mia polvosuĉilo suĉas ion ! « Plop », kion ? Mi ne vidis globeton tie, mi vidis nenion… strange. La terura maŝino bezonas paŭzon, dum mi ekzamenas la situacion. Fek ! Mia polvosuĉilo englutis pecon de la pargeto !

La dinosaŭro, ĝis nun roboto, iĝas kirurgo komencanta operacion por resanigi la plankon !

 

Mara Bartoli




Framboj en vanila kremo kun karameligitaj fagopiraj grajnoj

31072007

 

 

 

Framboj en vanila kremo kun karameligitaj fagopiraj grajnoj dans Frandaj receptoj framboises-c1299

 

 

 

300 gr. framboj
- 3 branĉetoj de mentfolioj

Vanila kremo (Kvanto por 4 personoj). s.k. supkulero

- 5 dl lakto
- 4 ovoj (ni uzu nur la flavojn)
- 5 s.k. plenplenaj de sukero
- ½ stangeto de vanilo (vertikale tranĉita kaj malfermita)

Preparo

En kaserolo varmigu lakton kun vanilo ĝis la unuaj ekboloj. Dumtempe kirlu la kvar ovflavojn kun sukero por ŝaŭme kunligi ilin. Verŝu la varman lakton sur la sukerigitaj kirlitaj ovoj moviĝante la tuton. Reverŝu la likvaĵon en kaserolon kaj revarmigu dolĉe ĉiam kirlante, ĝis via kremo densiĝos. Atentu al la varmeco ! Se via kremo bolos, vi ricevos tute nevolan « omleton » ! Eltiru la kaserolon el la kuirilo kaj verŝu tuj la kremon en vitran aŭ porcelanan bovlon. Lasu malvarmiĝi, dum foje vi turnmovos ĝin.

Karameligitaj grajnoj de fagopiro (sarrasin)

3 s.k. sukero 3 s.k. fagopiro en grajnoj 3 s.k. akvo En pato, solvu sukeron en akvo. Varmigu kaj turnmovu tiun mason, ĝis la akvo elvaporiĝos kaj la sukero orkoloriĝos. Jetu la granojn de fagopiro en paton kaj movu senĉese la ingrediencojn malaltigante la varmecon de la kuirilo. Daŭru tiun agadon ĝis malsekeco elvaporiĝos. La karameligitaĵoj estos pretaj, kiam la sukero ĉirkaŭos ĉiujn grajnojn. Lasu ilin malvarmiĝi sur telero. (Ili tre bone konserviĝas en biskvitaj skatoloj).

Prezentado

Deponu frambojn en vitrajn kaliketojn (coupes en verre). Verŝu la vanilan kremon sur la fruktoj. Disĵetu supre la karameligitajn fagopirojn kaj ornamu la supron per kelkaj framboj kaj mentfolioj.

Je via sukceso !







polo67 |
rwandanostalgie |
SEFCO |
Unblog.fr | Créer un blog | Annuaire | Signaler un abus | Oliverchris dreaming of Quebec
| Stutzheim-Offenheim
| dahirafemmesmouridesbayefal...