Fumigita fiŝa ŝaŭmaĵo aromigita per freŝa aneto

3042008

 Kaserolaj « Babetbabilaĵoj »

Printempa recepto

Ankaŭ se vi ne estas tre kuirema vi povos facile kontentigi viajn gastojn per tiu bona recepto.

Vi povas pretigi tiun ŝaŭmaĵon antaŭe kaj lasi ĝin 1-2 tagojn en fridujo.

Aneto (aneth) : anethum graveolens. Umbeliferaco. Devenas de la greka « anêthon » kiel por anizo kaj graveolens elvenas de la latina « gravis » = peza, forta kaj olens = aromi, do tiu vorto signifas : kiu forte odoras.

Unue ĝi kreskis ĉirkaŭ la Mediteraneo kaj en Azio. Israelanoj kultivis ĝin en legomaj ĝardenoj. Jam antaŭ 5000 jaroj Egiptanoj kultivis ĝin kiel kuracan planton, Grekoj kaj Romanoj uzis ĝin por ellabori parfumojn, en kuirado kaj por ĝia kuraca efiko. En niaj ĝardenoj ĝi bone alklimatiĝas.

Ĝia odoro memoras pri fenkolo. Oni uzas ĝin por solvi digestajn problemojn (aerofagio), ĝi estas ankaŭ kvietiga, trinkata en infuzaĵo antaŭ dormo kaj pliigas lakton en mamnutrado.

Hodiaŭ ĝi estas multe uzata en Skandinavio por diversaj fiŝsaŭcoj kaj por konfitado de kukumoj (umbeloj kaj fruktoj).

Kvantoj por 4 personoj

kafkulero = k.k.
supkulero = s.k.

 300 g. fumigita fiŝo (truto, salmono au fiŝoj de nia lago)
 2 k.k. mustardo (gustumu laŭ ties forto)
 3 ŝalotoj
 1 dl kremo (aŭ 1-2 s.k. da migdala pureo kun 1dl akvo por tiu, kiu ne deziras uzi laktaĵojn)
 3 s.k. blanka kirlita fromaĝo
 2-4 s.k. citronsuko laŭ gusto
 5 freŝaj branĉetoj de aneto aŭ saŭvaĝa fenkolo kaj lasu 1 branĉeton aparte por ornami

Preparo

Senŝeligu ŝalotojn kaj tranĉu ĉiujn en 5 erojn. Elprenu la lavitajn foliojn de aneto el la centraj branĉetoj kaj iomete haku ilin.

Forprenu la haŭton de via fiŝo. Por tio : kuŝu la fiŝon sur la senhaŭta parto kaj helpe de tranĉilo glitu la klingon inter haŭto kaj karno. Tio estas facila.

En miksilo deponu ĉiujn almiksaĵojn kaj pureigu vian mason. Gustumu kaj aldonu pli da likvaĵo se necese : kremo, citrono, mustardo laŭ gusto, ĝis vi ricevos la deziratan kunteniĝon. Vi devas formi buletojn, kiuj ne dispartiĝas.

Plenigu pasteĉoterpoton kaj deponu supren kelkajn disigitajn foliojn de aneto.

Lasu en fridujo dum 3 horoj. Servu ĝin kun krakanta freŝa pano kaj salato.

Trinkaĵo : blanka vino « Chasselas » de nia regiono, « Riesling » de Alsaco aŭ « Sauvignon » de la « Loire ».

Je via sano kaj bonan apetiton !

Elisabeth de Mestral

 




Verdaj lentoj kun krena saŭco

3022008

 

Verdaj lentoj kun krena saŭco dans Frandaj receptoj 2a904racine_raifort_gr-ef5d1

 

Lentoj = lentilles / Kreno = raifort

Tiu plado perfekte taŭgas dumvintre kaj kreno alportas fortan kaj spican noton. Tiu radiko enhavas multe da vitamino C kaj stimulas la digeston. Oni ankaŭ uzas ĝin sirope kontraŭ bronkito aŭ tuso. Ĝi estas aĉetebla foire aŭ eventuale en ujoj ĉe nutro-vendejoj.

Kvantoj por 4 personoj
k.k. = kafkulero / s.k. = supkulero

- 200 gr. verdaj lentoj (verdaj lentoj el Le Puy bongustas)
- 80 gr. karotoj en kubetoj
- 80 gr. pomcelerio en kubetoj
- 1 mezgranda cepo hakita
- 2 ajleroj hakitaj
- 1 s.k. timiano
- 1 branĉo de foliocelerio tranĉita en pecoj de 3-4 mm.
- 4-5 dl legombuljono
- ½ bukedo da petroselo (por la ornamo)

Por la saŭco
- 4 s.k. kirlita blanka fromaĝo
- 1-2 s.k. raspita kreno
- 1 s.k. citronosuko
- 1 k.k. sukero
- salo

Preparo Lavu plurfoje lentojn sub flua akvo. Deponu ilin en kaserolon kaj verŝu supren la legombuljonon. Kuiru ilin dum 30 minutoj kaj poste aldonu ĉiujn legomerojn kaj la timianon.

Lasu daŭre kuiri dum 15 minutoj kaj gustumu. Se la lentoj ne estas ankoraŭ kuiritaj, aldonu 1-2 dl da buljono kaj kuiru, ĝis ili estos molaj (sed ne kiel kaĉo !) Gustumu kaj aldonu salon laŭ gusto. Haku petroselon kaj lasu aparte.

Por la saŭco : miksu ĉiujn ingrediencojn kune.

Prezentado Meze de via telero deponu kelkajn kulerojn da legomaj lentoj kaj aranĝu ĉirkaŭ ilin 3 etajn kafkulerojn da saŭco. Superŝutu iom da hakita petroselo super la lentoj. Vi povas akompani tiun pladon ankaŭ per bona vaŭda kolbaso (varmigita) aŭ fumigita fiŝo (varmigita aŭ malvarma).

Glaso da blanka vino kiel Chasselas de nia regiono aŭ Riesling evidentigos la krenan guston.

Bonan apetiton !

 

Elisabeth De Mestral




Cinamo : la plej ŝatata varmiga vintra spico

30112007

Cinamaj biskvitoj

 

Cinamo : la plej ŝatata varmiga vintra spico dans Frandaj receptoj Cannelle-7e706

 

Iom pri lingvaj originoj : en la 12a jarcento oni trovas jam la francan vorton : canele, en la angla canel, en la nederlanda caneel. Oni pensas, ke tiu radiko fontas el la latina canna = roseau (kano aŭ tubo), ĝi mem naskiĝis el la greka kanna kaj el la hebrea kaneh, kiu priskribas ĉiujn plantojn, kies branĉoj estas kavaj. Kinamomo en la greka elvokas ion envolvitan.

Hodiaŭ en multaj hindeŭropaj lingvoj oni ankoraŭ uzas la saman radikon. En la franca : cannelle aŭ cinnamome, en la itala : cannella, en la angla : cinnamon, en la rusa : kinamom, en la germana : ZimtKaneelzimt, en la hispana : canela.

Tiuj cinamarboj (canneliers) kreskas ĉefe en Srilanko (Cejlono) – Birmanio kaj Barato. Ili altas inter 6 kaj 10 metroj kaj iliaj folioj tre bonodoras. Ne miksu tiun specion kun la alia, kiu kreskas en Ĉinio kaj Indonezio, nomata ĉina aŭ malvera cinamo (en la franca : casse).

Ĉiujn 2 jarojn oni senŝeligas eksteran parton de elektitaj branĉoj dum la pluvsezono (malsekeco helpas la senŝeligon). Poste oni tranĉas la enan parton de tiuj pecoj en rimenoj, kiuj poste envolviĝas. Post sekigo, oni forsendas ilin en la tutan mondon.

En la Biblio cinamo estas menciita kiel altvalora substanco. En la 15a jarcento portugaloj ekvendadis ĝin kaj baldaŭ sekvis nederlandanoj kaj britoj.

Ĝiaj kuracaj ecoj efikas sur la digesto kaj intestaj infektadoj. Ĝi stimulas la sangan cirkuladon, kuracas bronkojn kaj spirproblemojn. Ĝi fortigas nian imunan sistemon, malpezigas mensan lacecon, plibonigas koncentriĝon kaj mensmalviglecon.

Kiam sentiĝas la unuaj vintraj malvarmumoj, provu tiun malnovan kuracan recepton : por 2dl da akvo aldonu pecon de 2 cm da cinamobastono, 1 kariofilo (clou de girofle), 1 tranĉo da zingibro. Boligu ĉion dum 2-3 minutoj kaj infuzu dum 10-15 minutoj. Aldonu sukon da ½ citrono kaj 1 kafkuleron da mielo. Tiu trinkaĵo ne nur efikas, sed tre bongustas.

En kuirado, ĝi estas uzata en multaj diversaj pladoj kiel : stufataj viandaĵoj, supoj (provu spici kukurban supon : bonega !), vintra varma vintrinkaĵo, fruktoj en siropo, kukoj (tradiciaj pomtortoj) kaj biskvitoj.

Mi donos al vi tiun simplan kaj rapidan recepton :

 

Cinamomaj biskvitoj (Biscuits à la cannelle)

Pasto

k.k. = kafkulero
s.k. = supkulero

- 210 gr. faruno
- 150 gr. butero
- 100 gr. sukero (kruda kansukero estas plibona)
- 50 gr. pulvorigitaj aveloj
- eretoj da 1 citronŝelo
- 1 k.k. da cinamo
- 1 k.k da vanila sukero
- salo
- 1 k.k. gistopulvoro
- 5 s.k. akvo aŭ lakto

En granda bovlo almiksu ĉion krom la aveloj kaj la lakto. Movu ĉion mane aŭ perforkete, ĝis vi ricevos sablecan mason. Aldonu la pulvorigitajn avelojn kaj iom post iom verŝu akvon aŭ lakton ĝis via pasto firme ligiĝos kaj formu pilkon. Lasu ripozi ĝin dum unu horo en fridujo.

El tiu pasto forprenu etajn erojn kaj rulu ilin intermane por ricevi pilketojn (ĉirkaŭ 1,5 cm da diametro). Deponu tiujn pilketojn sur bakpladon, kiu surhavas bakpaperon kaj platigu iomete ilin per forketo (ĝi lasos striojn sur la pasto). Laŭ gusto vi povas ankaŭ aldoni iom da sukero supren.

Baku en varma forno (170 gradoj) dum 15-18 minutoj. Prenu el la forno kaj lasu aparte.

Ili bone konserviĝas en biskvitskatolo kaj, kiel eta donaco en belkolora saketo, ili ĉiam plezurigos viajn amikojn.

Bonan Kristnaskon kaj belajn jarfinajn festojn !

 

Elisabeth De Mestral

 




Vaŭda densigita vinbersuko (« La raisinée »)

13102007

Tradicia vaŭda specialaĵo farita per pomsuko, pirsuko, vinbersuko aŭ miksaĵo inter ili dum rikolto. Oni uzas ĝin por desertoj, kukoj kaj diversaj pladoj. La lastan jaron invitis nin vinberista amiko por malkovrigi al ni, kiamaniere oni faras la vaŭdan densigitan vinbersukon (li uzis nur vinbersukon). Antaŭ dometa ŝirmejo meze de kampoj, vinbersuko bolis senĉese dum almenaŭ 24 horoj en kaldronego. Dum la tuta kuirado, familioj, amikoj, najbaroj alvenis jen por babili, jen por manĝi kaj trinki, infanoj tendumis ĉirkaŭe. Fojfoje, la vinberisto streĉis la orelojn kaj tintiletoj aŭdiĝis. Mi miris… « Bone observu ! » : arĝenta monero de 5 frankoj trankvile tintis je la fundo de la kaldrono. Li klarigis, ke laŭ la fajropovo la monero moviĝas kaj la tintilmuziketo informas pri la ĝusta kuirado kaj denseco. Tio estas tre grava, ĉar kiam alproksimiĝas la fino, se pludaŭras la kuirado, la siropo brulos ! Sed kiam ĝi sukcesas, bonan, dolĉan, vinbersaporan siropon oni gustumos !

 

Vaŭda densigita vinbersuko (

 

Dolĉa torto kun vinbersiropa flano

k.k. = kafkulero / s.k. = supkulero

Por bakplato 20 centimetra (6 personoj)

Pasto

- 180 gr. faruno
- 70 gr. butero
- 2 s.k. sukero
- salo
- akvo aŭ lakto

Almiksu farunon, buteron, sukeron kaj salon movante ilin mane aŭ perforkete, ĝis vi ricevos mason kiel sablo. Aldonu iom post iom akvon aŭ lakton (ĉirk. 1 dl) ĝis via pasto iĝos ne tro mola.

Per rulpremilo etendu ĝin kaj metu ĝin sur bakplaton, kiu enhavas bakpaperon aŭ iom da butero ŝmirita sur la surfaco kun iom da faruno superŝutita supre (tio malhelpas paston glui). Truigu ĝin per forketo.

Baku en varma forno (180 gradoj) dum 20 minutoj. Prenu el la forno kaj lasu aparte.

Flano

- 3 ovoj
- 1 ovoflavo
- 1.5 dl kremo
- 1 dl vaŭda densigita vinbersuko

Almiksu ĉiujn ingrediencojn. Verŝu tiun kremon sur la surfacon de la preskaŭ kuirita pasto kaj remetu vian torton delikate en fornon lasante la fornpordon iomete malfermita. Kuiru ĝin dum ĉirkau 30 minutoj je 180 gradoj. La flano estas preta, kiam la kremo ne plu estas flua. Prenu el la forno kaj lasu iomete malvarmiĝi. Poste metu ĝin sur kradon.

Alia pli simpla maniero servi nian densiĝitan vinbersukon :

Sur vanilan glaciaĵon versŭ iom da densigita vinbersuko kaj aldonu iom da cinamo. Viaj gastoj dankos vin….

Multan sukceson kaj bonan apetiton !

 

Elisabeth De Mestral

 

 

 




Ŝveligitaj fromaĝkuketoj kun roza pipro

20092007

Ŝveligitaj fromaĝkuketoj kun roza pipro dans Frandaj receptoj souffle-58d1f-77446

 

Pri sufleoj, mi ofte aŭdis : “Mia Dio ! kiam mi alportis miajn sufleojn al miaj gastoj, ili tute malŝvelis. Ili ŝajnis ebenaj omletoj !”.

Multaj pensas, ke malfacilas sukcesi baki sufleojn. Veras, ke tradiciaj receptoj faritaj per beŝamelo postulas iom da trejnado.

Sed la recepto, kiun mi proponas al vi, certe sukcesos. Mi ricevis ĝin de vaŭda amiko, kiu mem ricevis ĝin sekrete de sia avino en Gruyères ! Simpla kaj facila !

Kvantoj por 4 personoj

k.k. = kafkulero / s.k. = supkulero

- 2 dl lakto
- 20 gr. faruno
- 20 gr. butero (iom fandita)
- 3 grandaj ovoj
- 80 gr. raspita fromaĝo (Gruyères, Vacherin aŭ Comté)
- 4 bakbovletoj (diametro : 8 – 8.5 cm)
- 2 k.k. roza pipro pulverigita (vi povas anstataŭigi ĝin per iom da muskata nukso kaj 2 k.k. de timiano)
- 2-3 s.k. nerafinita faruno + iom da butero kaj oleo por ŝmirado

Preparo

Ŝmiru viajn bakbovletojn kun iom da butero kaj metu ilin en fridujon ĝis la butero malvarmiĝos denove sur la parietoj.

Intertempe, en granda bovlo almiksu unu post la aliajn : ovojn, lakton, buteron, raspitan fromaĝon, farunon kaj la rozan pipron. Kirlu bone.

Gustumu la mason kaj eventuale aldonu iom da salo.

Prenu el la fridujo viajn bakujetojn kaj ŝmiru denove la parietojn per iom da sezama aŭ sunflora oleo. Poste superŝutu enen iom da nerafinita faruno (tritiko, spelto aŭ fagopiro) (blé, épeautre ou sarrasin). Priatentu, ke ĝi bone gluu sur la interna parto de la bovletoj : tiu ago igos viajn fromaĝkuketojn bele ŝvelitaj kaj kreos maldikan kruston.

Bakado : En varma forno, 200-220 gradoj dum 20-25 minutoj ĝis la sufleoj iĝos orkoloraj.

Prezentado

Helpe de tuko por ne bruligi vin, deponu viajn belŝvelitajn fromaĝkuketojn sur telerojn, kiujn vi akompanos, ekzemple, de freŝa salato de laktuko, eruko kaj kukumo.

Glaso da blanka vino kiel Chasselas aŭ Chardonnay de nia regiono tre bone subtenos tiujn rozpipritajn sufleojn.

Je via sukceso !




Framboj en vanila kremo kun karameligitaj fagopiraj grajnoj

31072007

 

 

 

Framboj en vanila kremo kun karameligitaj fagopiraj grajnoj dans Frandaj receptoj framboises-c1299

 

 

 

300 gr. framboj
- 3 branĉetoj de mentfolioj

Vanila kremo (Kvanto por 4 personoj). s.k. supkulero

- 5 dl lakto
- 4 ovoj (ni uzu nur la flavojn)
- 5 s.k. plenplenaj de sukero
- ½ stangeto de vanilo (vertikale tranĉita kaj malfermita)

Preparo

En kaserolo varmigu lakton kun vanilo ĝis la unuaj ekboloj. Dumtempe kirlu la kvar ovflavojn kun sukero por ŝaŭme kunligi ilin. Verŝu la varman lakton sur la sukerigitaj kirlitaj ovoj moviĝante la tuton. Reverŝu la likvaĵon en kaserolon kaj revarmigu dolĉe ĉiam kirlante, ĝis via kremo densiĝos. Atentu al la varmeco ! Se via kremo bolos, vi ricevos tute nevolan « omleton » ! Eltiru la kaserolon el la kuirilo kaj verŝu tuj la kremon en vitran aŭ porcelanan bovlon. Lasu malvarmiĝi, dum foje vi turnmovos ĝin.

Karameligitaj grajnoj de fagopiro (sarrasin)

3 s.k. sukero 3 s.k. fagopiro en grajnoj 3 s.k. akvo En pato, solvu sukeron en akvo. Varmigu kaj turnmovu tiun mason, ĝis la akvo elvaporiĝos kaj la sukero orkoloriĝos. Jetu la granojn de fagopiro en paton kaj movu senĉese la ingrediencojn malaltigante la varmecon de la kuirilo. Daŭru tiun agadon ĝis malsekeco elvaporiĝos. La karameligitaĵoj estos pretaj, kiam la sukero ĉirkaŭos ĉiujn grajnojn. Lasu ilin malvarmiĝi sur telero. (Ili tre bone konserviĝas en biskvitaj skatoloj).

Prezentado

Deponu frambojn en vitrajn kaliketojn (coupes en verre). Verŝu la vanilan kremon sur la fruktoj. Disĵetu supre la karameligitajn fagopirojn kaj ornamu la supron per kelkaj framboj kaj mentfolioj.

Je via sukceso !




Siropo de sambukaj floroj

5062007

 

Siropo de sambukaj floroj dans Frandaj receptoj sureau-6c2a6

Latina nomo : Sambucus nigra (sureau noir). Arbustoj de sambuko kreskas ĉie en nia lando kaj nepre en ĥeĝoj kaj rande de arbaroj. Meze de majo ekmalfermiĝas iliaj belaj blankaj kaj mirinde parfumitaj floroj. Tiuj floroj tre utilas por pretigi kremaĵon, ili anstataŭas la vanilon, kiam oni preparas vanilan kremon. Sekigitaj, ili donos guston al viaj kukoj kaj infusaĵoj (ankaŭ por kuraci malvarmumon).

Kvanto por poto de 1.5 lt.

20 (cirkaŭ) umbeloj de floroj de sambuko
2 ekokultivataj citronoj
1.25 kg sukero
15 gr. citrata acido
1 lt. varmega akvo

Preparo

Plenigu grandan vitran poton je floroj de sambuko (eltiru la verdajn branĉetojn, aliel ili transdonos gustaĉon de herboj al via siropo).

Aldonu la 2 lavitajn citronojn tranĉitajn en 6 partojn. Verŝu 1 lt. da varmega akvo kaj lasu ripozi la tuton ĉesune (apud fenestro aŭ sur balkono kiam sunas) dum 2 tagoj. Filtru vian sukon kaj aldonu po 1.25 kg da sukero por 1 lt. da likvaĵo kaj 15 gr. da citrata acido. Per kulero, movu vian siropon ĝis la sukero fandiĝos.

Verŝu en botelojn, ŝtopu ilin kaj lasu ilin ĉesune ankoraŭ dum 3 tagoj.

Konservu tiun siropon en freŝa loko (kelo, fridujo).

Dum la varmaj someraj tagoj vi vere plezure trinkos tiun siropon. Vi uzos ĝin ankaŭ por pretigi, ekzemple, fragojn en salato kun iom da mentaj folioj aŭ verŝu 1 kuleron en glason da blanka vino aŭ ĉampano kaj vi ricevos bongustan aperitivon.

Je via sano !







polo67 |
rwandanostalgie |
SEFCO |
Unblog.fr | Créer un blog | Annuaire | Signaler un abus | Oliverchris dreaming of Quebec
| Stutzheim-Offenheim
| dahirafemmesmouridesbayefal...