Nia grupo, nia blogo :

1042008

Atentu : La novaĵoj estas malsupre  !  ↓  ↓  ↓  ↓

Saluton,

Ni estas grupo de homoj, kiu loĝas en la vaŭda kantono, Svislando. Ni kunvenas regule por studi la internacian lingvon kaj ĉiam progresi.

Ni unue studis dum kelkaj monatoj « La Bonan Lingvon » de Claude Piron. La celo estis kunveni kun li poste, sed li bedaŭrinde mortis antaŭe. Vi povos baldaŭ legi niajn artikolojn pri tiu studado.

Nun, la grupo havas novajn celojn :

- Studado de « Raportoj el Japanio » de HORI Jasuo por prepari nin al lia prelego de la 17a de aprilo 2008
- Semajfino tutsvisa en novembro 2008

Vi povos regule sekvi nian laboron sur tiu blogo. Ĝis !

Vi trovos ankaŭ sur tiu blogo kelkajn diversajn artikolojn de ni :

vidu la kategoriojn dekstre —->

 

Mara, Nancy, Nicole, Elisabeth, Charlotte, Daniel kaj Dominique

 

http://www.dailymotion.com/video/x4y9dl

Lingva simpozio

 




6a Novjara Renkontiĝo en Föckinghausen

8032008

 

Kiam ni eklernis Esperanton, ni aŭdis pri la tre ŝatata Novjara Renkontiĝo en Germanio. Nun, du jarojn poste, la tuta familio ĉeestis sian unuan renkontiĝon kun preskaŭ 150 personoj de pli ol dekkvin landoj kaj vere uzis la lingvon.

Ni travivis tre belan, interesan semajnon. Sed, jen la komenco…

 

Plenŝtopita. La veturilo estas plenŝtopita de multe da vestaĵoj (ni iros norden, eble neĝos, ion por la anoncita novjarfesto kun dancebleco…) ; kartona tubo, skribiloj, tukoj por la infanaj programpunktoj, vortaroj – ĉu ni prenos la unu-kilograman PIV ? medikamentoj (la ideo resti kun gorĝdoloroj enlite anstataŭ praktiki Esperanton timigas min) kaj pikniko por la dekhora vojaĝo.

Ne nur la aŭtomobilo estas plenŝtopita, ankaŭ niaj kapoj. La infanoj bone memoris, eĉ laŭte ripetis, kelkajn « granda Mazi » frazojn. Mi ne certas, ĉu « arestu lin », « mi ŝatas horloĝojn » kaj « la reĝino estas dika » ebligos trovi novajn amikojn…

En mia cerbo blinkas gramatikaj reguloj – eĉ se mi tre multe legis lastatempe, mi ne plu memoras pri « n », « iĝ » kaj « ig » (se mi ne sukcesos interparoli kun alilandanoj, gorĝdoloro povos esti vera solvo…). Mia edzo estas la plej trankvila – unue ni iros tien, due ni vidos !

La renkontiĝo okazas en malgranda plurdoma vilaĝeto. Komence ni sentas nin iomete apartaj. Impresas, ke ĉiuj konas sin kaj scias bone, kiel funkcias la organizo de tiu semajno. Sed tre rapide ni komencas babili, unue iomete timeme sed post ĉiu horo kun pli da sekureco. La diversaj programpunktoj helpas sendube la interparolon. Plenkreskuloj, gejunuloj kaj infanoj havas diversajn semajn-programojn. La tuta familio ĝojas pri la diferencaj proponoj : Trafika politiko, paroligaj ekzercoj, prelegoj, Panalotos-fluto, Vikipedio ktp por ni. La gejunuloj faras ĉiutage filmon, kiu estas prezentata vespere. Manlaboroj, kantoj kaj teatraĵo por niaj knaboj. Ili akceptas eĉ ludi roleton en la teatraĵo, kiu temas pri kverelo inter du popoloj pri la « ĉielbendo » kaj la « ekbrilarko ». Kelkfoje estas malfacile elekti kion fari. Ĉu mi iros al la ekskurso aŭ ĉu mi restos simple trankvile en la kafejo ?

Por la granda ĝojo de mia edzo troviĝas ankaŭ libroservo de Belgio surloke. Ni bezonas materialon por progresi…

La etoso estas tre agrabla. Ni ludas, laboras, ridas, dancas, eĉ kverelas kaj evidente oftege diskutas. Ni multe ĝojas ekkoni aliajn svislandanojn (dudek partoprenantojn !), paroli per kaj pri Esperanto en Svislando, eĉ fari kelkajn projektojn por la futuro. Ĉu ni vere devas iri en la nordon de Germanio por fari tion ?!

Post tiu semajno « papa » iĝas « paĉjo » kaj mi iĝas « panjo ». Nun ankaŭ niaj infanoj havas la « Esperanto-viruson » kaj ni hezitas partopreni la printempo-renkontiĝon…

Dum ni reveturas hejmen (kompreneble la aŭtomobilo estas pli plenŝtopita ol antaŭ kelkaj tagoj…) nia knabeto vokas : » Vidu la ĉielbendon ! » La pli aĝa tre saĝe respondas simple :  » Ekbrilarko. »

 

Mara Bartoli

 

 

6a Novjara Renkontiĝo en Föckinghausen dans Kelkaj artikoloj svislandanjoj_eta-f6b17

 




La potenco de polvosuĉilo

31072007

La tasko de mastrumado, kiun mi vere malŝatas, estas purigi polvosuĉile. Kvankam mi konfesas, ke la polvosuĉilo iel donas al mi potencon kaj trejnas la imagopovon… kiel mi rakontos al vi poste.

 

Antaŭ ol komenci, kompreneble, mi devas liberi la tutan plankon de neordigitaj aĵoj de miaj filoj. Tio signifas, ke mi rampas en ĉiu angulo, sub tabloj, seĝoj, litoj, la divano. Kutime mi decidas tiumomente, ke ekde hodiaŭ ili devos ludi en siaj ĉambroj ! Mi metas mian rikolton en tri strategiajn lokojn (sur salontableton, manĝtablon, telefonmeblon) por ordigi tion poste. Nun mi estas sufiĉe laca por fari la unuan paŭzon, sed mi havas fortan volon kaj daŭrigas. Mi eltiras la polvosuĉilon el la ŝranko. Mi esperas, ke la polvosako estas malplena, enmetas la tubon kaj la plilongigokablon.

Do mi fine estas preta por la konkerado ! Mi konektas la aparaton, ŝaltas la polvosuĉilon kaj enklikas mian imagopovon. Ĉiam la sama vojiro, la samaj movoj, la sama rigardo. Duone virino, duone roboto mi analizas ĉion sur la planko. Dimensio, pezo, suĉprobableco (en mia kapo mi vidas kalkulan, rotacian, verdan komputilbildon sur nigra ekrano). La metala tubo de la polvosuĉilo iĝas dangera instrumento !

Aha, kia feliĉo aŭdi grinĉi, kraki en mia tubo. Ha, ankoraŭ granda peco en mian aparaton. Jes, mi ekvidas globeton tie, mi ŝatas la bruon « plop », kiam mi suĉas ĝin, despli ke… ĝi purigas la tubon ! Sed miaj preferataj suĉobjektoj estas sekaj, duraj pecoj, kiel panrestoj aŭ pasto. Antaŭ ol suĉi pecon, mi dispremas ĝin per decida paŝo – skraĉ – dinosaŭro marŝas sen kompato al bestoj, kiuj forkuras !

Mia polvosuĉilo suĉas ion ! « Plop », kion ? Mi ne vidis globeton tie, mi vidis nenion… strange. La terura maŝino bezonas paŭzon, dum mi ekzamenas la situacion. Fek ! Mia polvosuĉilo englutis pecon de la pargeto !

La dinosaŭro, ĝis nun roboto, iĝas kirurgo komencanta operacion por resanigi la plankon !

 

Mara Bartoli




La invitado

5062007

Mia edzo, niaj du knaboj (kvin- kaj okjaraj) kaj mi estas invititaj ĉe juna, seninfana paro. En la lifto de ilia pluretaĝa domego, ni klarigas kelkajn bazajn ĝentilec-regulojn kiel : salutu kordiale, se vi ne ŝatas la pladon, ne diru, ke la manĝaĵo estas aĉa sed ke vi bedaŭrinde malŝatas… Do en ilia hejmo niaj bravaj, belaj knaboj kun hararo perĝele starigita salutas kaj tuj inspektas la tutan apartamenton. “Aĥ, mi vidas pomkukon en la kuirejo ! Mi malŝatas pomkukon !” Nur mi aŭdas la voĉeton kaj ne reagas. En la salono tronas belega granda akvario kaj nia etulo salutas la fiŝetojn vigle frapetante la vitron. La gastiganto klarigas afable, ke li estas preparinta tiun akvarion ekde kelkaj semajnoj, ke la fiŝoj estas tre delikataj kaj bezonas longan alkutimiĝon al la nova mikrosistemo. Mi mallaŭte pregas, ke la multekostaj, apenaŭ videblaj fiŝoj transvivu la vesperon sen korokrizo.

“Aĥ, mi vidas katon !”, subite du bruaj rakedoj ĉasas la malfeliĉan beston, kiu kaŝas sin sub la lito kaj paciencas tie longtempe. La dua renkontiĝo post unu horo daŭras iomete pli longe ol la unua, sed la kato ne multe ŝatas la ludmanieron de la knaboj. “Kial la kato ne kaptas la elteksaĵan muson, kiun ni ĵetas al ĝi ?” Malgraŭ la nesukceso la besteto interesas ilin : “Ĉu la kato mortos, se ĝi falos el la kvina etaĝo ?”

La manĝo estas preta kaj ni sidas ĉetable. La gastigantino servas la terpomkaĉon. La okjarulo gustumas du gramojn el ĝi : “Ne estas malbone, sed mi satas.” Nun la viando « osso buco » estas servita. Dum nia amikino enmetas la ruĝan viandpecon en la teleron, la glueca medolo ekglitas el la osto. Apud mi, mi aŭdas teruritan flustraĵon : “Panjo, ĉu tio estas la cerbo ?!” Konklude, ĉiu knabo trinkas du litrojn da « coca-cola » kaj manĝas panon.

Kiam ni ekgustumas la vinon, nia knabeto finas manĝi kaj foriras lavi siajn manetojn (bone edukita, ĉu ne ?). Dum li pasas malantaŭ nia gastigantino, li kantas gaje : « Granda pugo ! »

Longa silento, kie aŭdeblas muŝflugo.

Feliĉe, ŝi ridante reagas : “La vero eliras el la buŝo de la infanoj !”

 

Mara Bartoli




La kafomaŝino

14032007

Mi kutimas trinki kafon dum miaj telefonadoj. Iam, mi telefonis kun mia patrino kaj preparis mian kafon samtempe. Tio bruis: klakfermitaj ŝrankpordoj, fluanta akvo, malfermitaj skatoloj ktp. Do mia patrino proponis al mi: » Mara, mi preskaŭ neniam faras donacon al vi, aĉetu bonan, veran, aŭtomatikan kafomaŝinon kaj poste diru al mi la prezon! »

En la vendejo mi rigardas la diversajn modelojn…ne estas facile kompreni ion…ĉu ili proponas kurson por lerni elekti la bonan, veran, aŭtomatikan maŝinon ?! Post kvin malrapidaj rundoj ĉirkaŭ la aparatinsulo la vendisto decidas helpi min kaj komencas sian prezentadon! Li tuj konstatas ke mi volas scii ĉion kaj suferas kiel muso inter la piedegojn de kato.

Bona, vera, aŭtomatika kafomaŝino kostas pli ol mil frankoj! Estas prezo de bona biciklo!

La tubeto por prepari ŝauman, italan « cappuccino » aŭgmentas(plialtigas) la prezon de tri cent frankoj, la truo por enmeti senkafeinan pulvoron cent frankoj kaj fine, la prezo plikreskas ankoraŭ kun la mallaŭtigeco de la maŝinon….

Unu oro poste mi staras ekstere kun granda, peza skatolo kaj atendas la taksion.

En mia hejmo mi atakas la instaladon: Legi dikan instrukcian libron pri la uzo, liberi spacon sur la tablo, serĉi plilongigokablon, programi, enmeti filtrilon, akvon, grajnonj….du horoj poste mi gustumas mian unuan, bonan, veran, aŭtomatike faritan kafon!

Nun, mi kutimas al la maŝino kiu eĉ parolas, ĝi estas kvazaŭ nova membro de nia familio. Mi alkutimiĝis ankaŭ al ĝia stulteco, ne enmetu grajnojn aŭ akvon antaŭ ĝi insiste petas. Plej ofte ni estas amikoj. Nur malofte mi revas de mia malnova, metala kafpoto.

Kelkfoje mi faras eĉ gimnastikon danke al ĝi! Antaŭ kelkaj tagoj mi estis tiel laca, ke mi elverŝis grajnojn en la pulvorotruo! Do mi devis turni la bonan, veran, aŭtomatikan, pezegan kafomaŝinon kaj skui ĝin!

 

Mara Bartoli







polo67 |
rwandanostalgie |
SEFCO |
Unblog.fr | Créer un blog | Annuaire | Signaler un abus | Oliverchris dreaming of Quebec
| Stutzheim-Offenheim
| dahirafemmesmouridesbayefal...