Miaj pripensoj koncerne “La Bona Lingvo”-n

1 05 2008

Claude Piron alportis al esperanto sian apartan sentemon koncerne la grandan kapablon de esperanto kombini vortelementojn. Pri la vasto de tiuj eblecoj ne komplete konsciis la tiamaj esperantistoj, eble eĉ Zamenhof ne konsideris ĉiujn eblecojn de sia lingvo.

Claude Piron estis la unua, kiu tiel bone montris, ke, se la leksikaro de esperanto venas 75 procente el la latina, la strukturo de la lingvo ne parencas la latinidajn lingvojn, sed pli proksimas la aglutinajn lingvojn kaj la aziajn, kiel la ĉinan. Li alportis tion tra sia romanaro, la ĉu-serio, aperinta inter 1976 kaj 1982, kies stilo estis mirinda en tiu epoko, kvankam la enhavo de la romanetoj estis foje iom simpliga. Sed en 1977 aperis belega kaj simpla poemaro: “Malmalice”, kie li sukcese verkis poemojn per sufiĉe limigita leksikaro, uzante ĉiujn eblecojn de la vortfarado. Ekde 1983 “Gerda Malaperis” ne ĉesas furori por komencantoj. Lian alporton oni povas,laŭ mi, konsideri, kiel tiaman lingvan revolucion.

La Bona Lingvo” estis verkita ses jarojn post la apero de la lasta ĉu-romano, kaj, laŭ la diroj de la aŭtoro en la unua ĉapitro, pro pluraj petoj de esperantistoj por ke li klare esprimu sian vidpunkton pri la uzo de esperanto.

Kial “bona”?

Kvankam mi ne dubas pri la graveco de la pirona alporto al esperanto, kvankam tiu libro esprimas tre valorajn ideojn pri la lingvo, mi ĉiam havis ian retenemon al ĝi. Kial?

Unue la titolo: “La Bona Lingvo”. Ĝi kredigas, ke ekzistas bona kaj malbona lingvo. Kompreneble estas ia provoko en tiu titolo, kaj Piron klarigas sian sintenon pri tio en la unua ĉapitro. Kial -bona- kaj ne -ĝusta- aŭ -korekta-, adjektivoj, kiuj pli taŭgus al lingvo? Certe pro la rilato de Piron al la lingvo, rilato tre sentimentala, rilato kreita dum infaneco, de infano, kiu malkovris la lingvon je sia 12-a jariĝo, kun infana entuziasmo, poste abrupte seniluziigita de la plenkreskuloj, kiuj ne sciis uzi la vortfaradan potencialon de la lingvo, ĉefe francparolantoj, kiuj fuŝe akcentis la lastan silabon. Ĉar ankaŭ pri la prononco Claude Piron havis iun influon, almenaŭ en nia francparola medio, kaj ĉefe en Romandio, kie li vivis. Li-mem flegis sian prononcon, kion oni ne tiom faris en tiu epoko.

Por Claude Piron Esperanto estas do “bona” lingvo: “bongusta”, “muzike bona”, “morale bona”, “psikologie bona”, “bonkora”, kiun li emas protekti de tiuj “fiaj plenkreskuloj”, ofte francaj, “memdifinitaj literfakuloj, kiuj malestimas nian vortprovizon kaj havas antaŭjuĝojn”. Li mem diras je la paĝo 9, ke el tiu traŭmo aŭ vundo, li neniam resaniĝis. Mi ne volas psikoanalizi la psikoterapeŭton, pardonu “plifeliĉigiston”, sed la kompreno de tiu infana maliluziiĝo aŭ defalo helpas min esti pli tolerema al tiu stilo por mi iom tro sentimentala kaj emfaza.

Kiun influon sur nia nuna elparolo?

Se mi ne havas dubojn pri la grava kontribuo de Claude Piron al Esperanto, mi neniam povos konsideri La Bonan Lingvon kiel “biblion” al kiu oni devas ĉu “obei”, ĉu “malobei”. Tio tute ne estus laŭ la spirito de la aŭtoro. Kaj mi opinias, ke lingvo ankaŭ estas socia fenomeno en kiu renkontiĝas pluraj vidpunktoj, kiuj konkretiĝis, inter alie, en PIV, laŭ mi la lingva referenco, en sia kompleto.

Mi longe esti lingve formita de Claude Gacond, kiu, kvankam tre proksima al la proponoj de Claude Piron, ĉiam provis doni plurecan informon pri la lingvo, kaj ĉiam restis iom neŭtrala inter la diversaj influoj (Iltiss, Paderborn, Piron ktp). Mi tre aprezis tiun sintenon. Sed neŭtraleco ne signifas, ke oni ĉion akceptas, kaj certe la influo de Piron estis dum tiuj lastaj jardekoj la plej pozitiva kaj realista por la kutima elparolo de Esperanto.

Pri mal-vortoj.

Certe la rigardo de esperantistoj ŝanĝiĝis ekde la apero de la libro en 1989. Uzo de kelkaj vortoj, tiam konsideritaj kiel neologismojn, enradikiĝis en la parola,lingvo, dum aliaj ne eliris la literaturan lingvon de kelkaj aŭtoroj. Laŭ mi la malamo al “mal-vortoj” eksmodiĝis sen tamen, ke ĉiuj decidis nur uzi mal-vortojn kiam eblas. Tiu ĝenerala malamo al la “mal-vortoj” certe venis grandparte el la influo de la naciaj lingvoj, ĉefe el la latinidaj. Kaj nun esperanto ĉiam pli eniris en la kutiman vivon de la esperantistoj (perrete multaj praktikas ĉiutage la lingvon) kaj la “mal-vortoj” ne plu estas konsiderataj kiel pezaj. Male ili povas fariĝi interesaj. Ĉar pensi pri la malo de la vortoj al kiuj oni gluas tiun prefison estas ofte pensiga. Antaŭ nelonge mi havis la okazon eki diskuton pri la vorto -malapetito-, kiun mi vidis esktertekste. Mi ne povis kompreni la malon de -apetito- kaj preferintus la esprimojn -apetitmanko- aŭ -senapetito-. Sed mi ankoraŭ ne estis leganta la novelon de Luiza Caroll en kiu troviĝis la vorto: temis pri viro, kiu profunde, ekde la naskiĝo, malamis manĝi kaj preferus gluti pilolojn por plenumi biologian manĝbezon. Jen tio estas malo de apetito.

Sed ĉiam uzi nur mal-vortojn povas fariĝi stile teda kaj lingve malriĉiga. Kial ne alterni inter diversaj uzoj por doni pli da suko? Multaj aspektoj eniras en la komprenon de lingvo-uzo. Unu el tiuj aspektoj povas esti la eluziĝo de ofta vorto, kies vigla esprimo perdiĝas, kiel se la parolantoj laciĝus pri vortoj. Ekzemplo estus la adjektivo -malgranda- nun ofte anstaŭita pere de -eta-. Por neniu ĝi estas kritikinda anstataŭo ĉar ĉerpita en la jam delonga esperantista trezoro. Ĉu la homoj preferas ne uzi mal-vorton en tiu okazo? Aŭ ĉu ili tutsimple bezonas sinonimojn eĉ por parola lingvo? Ĉu pro la sama kialo homoj uzas foje -trista- anstataŭ -malgaja-, -olda- anstataŭ -maljuna?

Ĝuste por anonci la forpason de Claude Piron ekestis reta diskuto pri tiu temo.

Komence de februaro iuj rimarkis, ke “pli kaj pli ofte oni vidas okaze de mesaĝoj pri la morto de Claude Piron la uzon de kontraŭpiron-a radiko: -trist-. Temas evidente pri neoficiala eŭropdialekta propono por de « malgaja, malĝoja« . Ĉu vere ekzistas kontraŭ-pirona uzo de la lingvo?

Respondis Tonio del Barrio: “Malgaja” kaj “Malĝoja” ja estas tre bonaj vortoj, sed mi ne taksas ke la uzo de “trista” meritas riproĉojn. Laŭ mia takso, ĝi povas havi apartan nuancon, similan al “tre malgaja, pli malgaja ol kutime”. La aŭtoro de la mesaĝo aldonis, ke li “ne pensas ke tiaj vortoj estas “kontraŭ-pironaj”. Kaj li raportis, ke kiam lia teksto, “la normala lingvo” aperis, Claude Piron skribis tion: «Dankon pri via rimarkinda teksto. Mi ĝenerale konsentas kun vi, eĉ se, kiam mi sentas min devigita defendi unu vidpunkton, mi defendas la kontraŭneologisman. En preskaŭ ĉiuj lingvoj alternas fazoj de elinterna kaj elekstera vortoĉerpado. Mi verkis “La Bona Lingvo”-n en tempo, kiam ŝajnis al mi, ke la neologismemuloj vere troigas, kaj ke indas turni la tendencon al la alia direkto, almenaŭ portempe, por ke la lingvo havu la tempon asimili la novaĵojn.»
Ni estis pli pironistoj ol Pirono mem, aldonas Tonio del Barrio.

La diskuto daŭris pli longe, kaj homoj protestis, ke azianoj ne komprenos. Al tio iu respondis, ke azianoj mem rajtas esprimiĝi pri tio. Kaj al tio mi vere aplaŭdas ĉar tro ofte ni diskutas pri kio estas kompreninda de azianoj sen peti ilian opinion. Nu, ni ne estus sektemaj, ni observu kaj elektu laŭ la bezono de riĉa kaj preciza lingvo, de klara interkompreniĝo, laŭ nia propra evoluo, laŭ la evoluo de la esperantista societo.

Nicole Margot

 


Actions

Informations



Laisser un commentaire




polo67 |
rwandanostalgie |
SEFCO |
Unblog.fr | Créer un blog | Annuaire | Signaler un abus | Oliverchris dreaming of Quebec
| Stutzheim-Offenheim
| dahirafemmesmouridesbayefal...