La Bona Lingvo – Claude Piron

7 04 2008

 

Legante tiun libron, mi tuj pensis : mi faros por mi resumon de la por mi esencaj paĝoj… Tiu libro vere profunde interesis min ! Bona lingvo : Kial bona ? Jen citaĵoj por klarigi la penson de Claude, kiu priskribis, ne preskribis la lingvon ! « Komparo de la malsamaj subjektivecoj ŝajnas al mi la sola maniero iom progresi al rigardo objektiva », li diras p. 108 (n-oj de la paĝoj laŭ la dua eldono) :

 

p. 5-6

Ĝi estas bona en la senco bongusta, ĉar oni ĉerpas ĝuon el ĝi kiel el bona manĝo.

Bona muziko, orelplaĉa, melodia, ĝojdona per la harmonio de siaj sonoj.

Bona ŝerco, trafa, kapabla bele kaj laŭcele tuŝi.

 

Bona okazo, kiel se oni hazarde retrovus libron elĉerpitan, ne perfektan, sed por ni trezoron.

Morale bona, ĉar justa, konsiderante tiujn, kiuj ne apartenas al prestiĝaj kulturoj aŭ al favorata sociklaso.

Psikologie bona, ĉar konsekvenca, kohera, rigora sed liberiga, stimulanta kreemon.

Bonkora, helpema kiel bona amiko. Ĝi solvas problemojn ĉe vojaĝantoj, stimulas bonajn sentojn, igas la vivon pli riĉa.

Bona lingvo ĉar ĝi ebligas klare esprimiĝi.

p. 12

Kiam Claude nomas sin plifeliĉigisto, li konstatas, ke esperanto ebligas esprimi unuvorte, kion li franclingve povas klarigi nur per longa frazoĉeno.

 

Li rimarkis, ke kiam homoj venas rakonti al li plej konfidence pri sia vivo, siaj problemoj, kelkaj -ĉefe intelektuloj- komence parolas per komplika lingvo. Sed ju pli kreiĝas etoso de fido, ju pli ili profundiĝas en sia psiko, des pli la vortprovizo fariĝas baza. Verŝajne ĉar tio sufiĉas kaj montriĝas pli efika. Eble malsimpla esprimado estas masko.

p. 14

Esperanto ekzistas ; ĝi estas reala lingvo, matura, firmiĝinta en kolektivo, kiu uzas ĝin tute kontentige. Ĝi estas fleksebla, forta, kapabla.

p. 15

Zamenhof skribas : « La sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur : gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj kaj personaj (…), kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj. »

p. 21

La maldekstra duonsfero de la cerbo zorgas pri rigoro : analiza intelekto, organizo, deduktado, volo racio, logiko… Ĝi radikas en timo : por sin protekti, oni provas kompreni kaj scii, kaj disciplinas sin.

La dekstra duonsfero estas la cerbo de revo, de kreemo, de beloĝuo, de sentado, fantazio, inspiro, intuicio… Ĝi radikas en fido. Necesas ja fidi, por lasi la bildojn sekvi unu la alian en nia imago… Se mankas baza sekureco, ni uzas la alian duonsferon por trovi la spurojn sekurloken.

p. 22

Se esperanto estas tiagrade bona lingvo, tio grandparte ŝuldiĝas al la fakto, ke Zamenhof havis neordinare bonan kunordigon de siaj du duoncerboj. Se la dekstra ĉefrolus, por la latinaj pacem, lucem, vocem, ni havus same simetrian serion kiel en la itala (pace, luce, voce), aŭ en la hispana kaj portugala (paz, luz, voz). Sed en esperanto ni havas paco, lumo, voĉo, kion karakterizas io « laŭ la momenta emo ».

 

p. 23

Jen ekzemploj por sentigi al ni, kio estas la spirito de la lingvo, por sentigi la efikon de la dekstra cerbo : Li trovis trafan vortigon por elturni sin (prefere al : li elektis vortojn, kiuj estis efikaj, por ke li povu savi sin el la ĝena situacio). Tiuepoke li vigle sportis (komparu : en tiu epoko li praktikis sporton kun vigleco). Tio impresas pli esperante : certe pli ol : tio donas impreson de pli esperanta frazo.

p. 24-25

Nia bona lingvo strukture unikas per la kunagado de kvin faktoroj : neŝanĝeblo de la vortelementoj ; senbara povo ilin kombini : emo al formaĵoj simplaj kaj koncizaj ; elvokado prefere ol difinado, tamen kun atento al la neceso sufiĉe precizi ; eblo perfinaĵe alsigni al iu ajn vorto iun ajn gramatikan funkcion, kiu igas la esprimon laŭvole analiza aŭ sinteza.

p. 30-31

 

Rilate al Volapük, nia bona lingvo estas pli respekta kaj pli demokratia. Respekta, ĉar la aspekto de la devenvortoj estas ĝenerale rekonebla ; Zamenhof adaptis ilin al la bezonoj de la lingvo, sed ne misformis ilian vizaĝon. Simile, en la konstruo de la frazo, li ankaŭ lasas al la lingvano multe pli da libereco ol Schleyer. Demokratia, ĉar ne la aŭtoro aŭ komitato decidas pri la evoluo, sed anonima uzado, kolektiva akcepto aŭ malakcepto de novaj formoj, kiujn iu ajn rajtas proponi.

Rilate al aliaj planlingvoj, la pliboneco kuŝas en du trajtoj: unue esperanto celas tutmondismon, dum siaj rivaloj estas kvazaŭ ekskluzive okcidentaj. Due, kaj precipe, ĝi plu fidas inteligenton (refleksa dedukt-kapablon) ol memoron.

p. 28

Anstataŭ pleni je stumbligaj malhelpiloj, humilige, ĝi ĉiurimede favoras komunikadon : ĝi konformas kun la naturaj emoj, ĝi konsekvence stimulas la liberigan aplikon de la principo, kiu regas spontanan sin-esprimon : inklino ĝeneraligi ĉiun strukturon, ĉiun lernitan regulon gramatikan aŭ vortfaran.

p. 29

 

Bona konduto baziĝu, ne sur aŭtoritato, sed sur konsekvenca apliko de libere akceptitaj reguloj. En tio nia bona lingvo atakas la radikojn de multjarmilaj kutimoj…

p. 95 –103

Homo, kiu legas sian esperanton, en formo pli arta, sed ne pli komplika, ol li mem povas uzi ĝin, sentas sin portata supren.

 

Ekzakte tion mi, Nancy, spertis, legante la diversajn formojn, kiujn Claude donis al la poemo de Verlaine. Tio estas sperto entuziasma, kvankam mi kutime tute ne interesiĝas pri poezio ! Mi ege bedaŭras mian neĉeeston dum la laborgrupo, kiu traktis tiun temon ! Sed mi ĝojis, legante ĉiujn provojn, same kiel tiujn de la aliaj poetoj, inkluzive de Dominique de Mestral !!! Probable tiu lasta estas tiu, pri kiu parolas Claude, kiam li diras, ke li ne dubas pri apero de talentulo… Ĉitiu havu tiel multe da plezuro, kiel li donas kaj donos al ni !!! « Se famo estos, ne precipa celo, sed normala rezulto de bona verkado, ĝi estos ĝuebla kaj ĝuinda.»

Kompreneble indus multe diri pri la paĝoj 32-94 ! Sed tiuj citaĵoj sufiĉas : por mi ili estas la esenco, kiun mi deziras nun gardi en mi…

Dankon Claude, pro « via » bona lingvo !

 

Nancy Fontannaz

 

 

La Bona Lingvo - Claude Piron  dans Studoj pri

 


Actions

Informations



Laisser un commentaire




polo67 |
rwandanostalgie |
SEFCO |
Unblog.fr | Créer un blog | Annuaire | Signaler un abus | Oliverchris dreaming of Quebec
| Stutzheim-Offenheim
| dahirafemmesmouridesbayefal...