Mateno Bruna (Novelo)

31 03 2008

Mateno bruna

Mateno bruna (Franck Pavloff)

Kruroj etenditaj sub la suno, Charlie kaj mi ne vere parolis : ni interŝanĝis pensojn, kiuj kuris enkape, sen vere atenti, kion rakontis la alia siaflanke. Estis agrablaj momentoj, dum kiuj ni lasis forflui la tempon trinkante kafon.

Kiam li diris al mi, ke li devis pikmortigi sian hundon, mi surpriziĝis sed ne vere.

Havi malsanan maljunan hundon estas ĉiam afero malĝoja, sed, se ĝi dekkvinjaraĝas oni akceptu ideon, ke ĝi baldaŭ mortos.

- Vi scias, mi ne povis kredigi ĝin bruna.

- Nu ! Labradorhundoj ne vere estas brunaj. Pro kio li malsaniĝis ?

- Ne temas pri tio, ĝi ne estis bruna hundo, jen la vero.

- Ve ! Kiel la katoj ?

- Jes, same.

Pri la katoj mi sciis. Pasintmonate mi devis senigi min de mia, stratkato, kiu stulte naskiĝis blanka kaj nigre punktita.

Vere estas, ke kata superloĝantaro iĝis neeltenebla kaj ke ŝtataj sciencistoj diris, ke plibonus konservi la brunajn. Nur brunajn. Ĉiuj selektadaj testoj montris, ke ili plibone adaptiĝas al urba vivo, ke ili malmultajn idojn naskas kaj ege malpli manĝas.

Certe kato estas kato, kaj tial oni solvu la problemon iele. Do, konsentite pri la decido, kiu iniciatis la nuligadon de nebrunaj katoj. La urbmilicoj senpage disdonis arsenajn buletojn. Miksitaj kun la manĝo, ili mortigis la kataĉojn rapidege. Tio kortuŝis min, sed mi rapide forgesis.

Pri la hundoj mi estis iomete pli surprizita. Mi ne scias kial, eble ĉar ili estas pli grandaj aŭ ĉar oni rigardas ilin homkunuloj. Tiuokaze Charlie ĵus parolis tiel nature kiel mi parolis pri mia kato. Li certe pravis.

Tro da ama sentemo ne utilas, kaj probable brunaj hundoj estas pli rezistpovaj.

Nia diskuto estis jam pli malpli elĉerpita kaj ni disiĝis kun stranga sento, kvazaŭ ni ne ĉion diris. Iomete malkomforte. Iom poste, mi sciigis al Charlie, ke la ĉiutaga « Urba Ĵurnalo » ne plu aperos. Li miregis : la ĵurnalo, kiun li legis ĉiumatene trinkante kremkafon !

- Ĉu ili fiaskis ? Strikoj, bankroto ?

- Ne, ne, estas la sekvo de la afero pri hundoj.

- Brunaj ?

- Jes, daŭre. Ne unu tago sen ataki la nacian decidon. Ili eĉ malkonsentis scienculajn klarigojn. La legantoj ne plu sciis, kion pripensi kaj eĉ iuj ekkaŝis sian hundaĉon.

- Tro da ludo kun la fajro…

- Jes, vi pravas. La ĵurnalo fine estis malpermesita.

- Ve… do, kaj pri la ĉevalveto * ?

- Nu, amiko mia, vi serĉu bonajn informojn en « Brunaj Informoj ». Nur tiu plu daŭras. Mi aŭdis, ke ĝi kompetentas pri ĉevalkonkursoj kaj sportoj. La aliaj transpasis la limojn, sed oni tamen bezonas unu ĵurnalon en la urbo. Oni ne povus rezigni pri informoj.

Mi denove trinkis kafon kun Charlie tiutage, sed min turmentis iĝi leganto de « Brunaj Informoj ». Tamen ĉiuj aliaj kafejklientoj ĉirkaŭ mi daŭre vivis kiel antaŭe : mi certe ne maltrankviliĝu.

Poste alvenis vico de la bibliotekaj libroj, afero ankoraŭ ne tute klara. La eldonejoj, kiuj apartenis al la sama financgrupo kiel la « Urba Ĵurnalo » estis persekutitaj de la justico kaj iliaj libroj estis malpermesitaj sur la bibliotekbretoj. Veras, ke legante la librojn de tiuj eldonejoj, oni trovis la vortojn hundo aŭ kato almenaŭ po unufoje en ĉiu libro kaj certe ne ĉiam kun la adjektivo bruna. Ili tamen devis scii…

- Oni ne troigu, diris Charlie. Vi scias, la nacio nenion gajnas akcepti la neobeadon al la leĝo kaj ludi kiel kato kaj muso. Bruna… bruna muso… li aldonis rigardante ĉirkaŭ li, kaze ke oni aŭdus nian interparoladon.

Singardeme, ni alkutimiĝis aldoni « bruna » je la fino de frazoj aŭ post vortoj. Komence, peti brunan anizbrandon estis iomete strange, sed la lingvo nepre evoluas kaj tio ne estas pli stranga ol ĉiam aldoni « fek »*, kiel oni ofte diras ĉe ni. Tiamaniere, ni estis bone akceptitaj kaj trankvilaj.

Ni eĉ gajnis triĉevalveton. Ne tiom da mono, sed nia unua bruna vetsukceso helpis nin akcepti la malfacilaĵojn de la novaj regularoj.

Mi bone memoras pri tago, kun Charlie. Mi invitis lin veni hejmen por rigardi la pokalan finalon. Ni nereteneble ridegis, ĉar li alvenis kun nova hundo.

Belega, bruna de vosto ĝis muzelo kaj eĉ kaŝtanokula.

- Vi scias… finfine… ĝi pli amemas ol la alia kaj obeas pli bone. Mi ne devintus dramigi pri la nigra labradorhundo. Tuj post kiam li diris tiun frazon, lia hundo tuj ĵetis sin sub la kanapon bojetante kiel frenezulo. Kaj li bojis kaj bojis, kaj eĉ se bruna ne obeis sian mastron aŭ iun alian. Charlie subite komprenis :

- Ne…ankaŭ vi ?

- Jes, vi tuj vidos.

Tuj elsaltis mia nova kato kiel sago kaj grimpis laŭ kurtenoj ĝis la ŝrankosupro. Brunrigarda kaj brunhara virkato. Kiom ni ridis…kia koincido !

- Vi komprenas, mi diris al li, mi ĉiam havis katojn, do…. Ĉu ĉi-tiu ne belas ?

- Belegas, li respondis.

Poste ni ŝaltis televidilon dum la bestoj sin okule gvatis. Mi ne plu scias, kiu gajnis, sed mi scias, ke ni travivis bonan momenton, sekursente. Ŝajne, simple elekti la bonan vojon en la urbo trankviligis nin kaj simpligis la vivon. Bruna sekureco povas esti bona.

Kompreneble mi ankaŭ pensis pri la knabeto, kiun mi trafis sur la aliflanka trotuaro, kiu priploris sian pudelon blankan, mortinta ĉe siaj piedoj.

Sed finfine, se li bone aŭskultus, kion oni diris al li, li komprenus, ke hundojn oni ne malpermesis. Li nur trovu brunan. Troviĝis eĉ hundetoj. Kaj, kiel ni, li sentus sin laŭregula kaj rapide forgesus la malnovan.

Kaj hieraŭ, nekredeble, kvankvam mi sentis min sekura, min preskaŭ ekkaptis urbpolicistoj, tiuj brunvestitaj kaj ne pardonemaj. Ili ne rekonis min, ĉar ili estas ankoraŭ novaj en la kvartalo kaj ne konas ĉiujn.

Mi estis iranta ĉe Charlie. Dimanĉe ni ĉiam kartludas ĉe Charlie. Mi nur alportis bieran botelpakon. Ni intencis ludi dum du aŭ tri horoj manĝetante. Jen, plena surprizo : lia hejmpordo estis detruita kaj du policistoj starantaj sur la ŝtuparo forpelis la spektemulojn. Mi ŝajnigis supreniradon kaj tuj malsupreniris lifte. Malsupre la homoj parolis duonvoĉe.

- Tamen lia hundo estis vere bruna, ni bone vidis ĝin.

- Jes, sed ili diras, ke antaŭe li havis nigran hundon. Ne brunan, nigran.

- Antaŭe ?

Jes, antaŭe. Nun la malobeo ankaŭ estas esti havinta unu, kiu ne estis bruna. Ne estas tiel malfacile scii pri tio, sufiĉas demandi al najbaroj. Mi rapidis. Fluado de ŝvito akvumis mian ĉemizon. Se havi unu antaŭe signifas malobeon, mi riskas polican viziton.

Ĉiuj en mia loĝdomo sciis, ke mi antaŭe havis nigran-blankan katon. Antaŭe ! Mi neniam pensis pri tio. Ĉi-matene, « Bruna Radio » konfirmis la informon. Charlie certe apartenas al la kvin cent arestitaj homoj. Oni ne nepre ŝanĝas sian pensmanieron, ĉar oni aĉetis freŝdate brunan beston, ili diris.

Havinte nekonforman hundon aŭ katon, ajnepoke, estas malobeo. La parolanto mem aldonis : « Ofendo al la Nacia Ŝtato ». Kaj mi bone aŭdis la finon. Eĉ se oni ne havus persone hundon aŭ katon nekonforman, sed se iu el sia familio, patro, frato, kuzino ekzemple, posedis nur unu, nur unufoje en sia vivo, oni riskas por si mem seriozajn malagrablaĵojn.

Mi ne scias, kien ili kondukis Charlie-n, sed ili nun troigas. Estas freneze. Mi pensis min trankvila por longatempo kun bruna kato. Evidente, se ili serĉas antaŭe, ili neniam finos aresti katajn kaj hundajn posedintojn.

Mi tute ne dormis nokte. Mi devintus malfidi la Brunajn, ekde kiam ili altrudis la unuan bestleĝon. Finfine, mia kato estis mia kaj la hundo de Charlie estis lia. Ni devintus diri « ne ».

Pli rezisti, sed kiel ? Ĉio iras tiel rapide : laboro, ĉiutagaj zorgoj… Ankaŭ la aliaj rezignas por esti iom trankvilaj, ĉu ne ?

Oni frapas kontraŭ mia pordo. Tiel frue… tio neniam okazas. Mi timas. Ne komencis tagiĝi, estas ankoraŭ brune ekstere. Ne tiel forte batu… mi alvenas…

 

ĉevalveto * : Vetoj sur ĉevalkonkursoj estas tre popularaj en Francio

« fek »* : En la franca, « putain, con ! »

 

Tradukita de Daniel, helpita de Nancy, Dominique kaj Elisabeth.


Actions

Informations



Laisser un commentaire




polo67 |
rwandanostalgie |
SEFCO |
Unblog.fr | Créer un blog | Annuaire | Signaler un abus | Oliverchris dreaming of Quebec
| Stutzheim-Offenheim
| dahirafemmesmouridesbayefal...