Nia grupo, nia blogo :

1042008

Atentu : La novaĵoj estas malsupre  !  ↓  ↓  ↓  ↓

Saluton,

Ni estas grupo de homoj, kiu loĝas en la vaŭda kantono, Svislando. Ni kunvenas regule por studi la internacian lingvon kaj ĉiam progresi.

Ni unue studis dum kelkaj monatoj « La Bonan Lingvon » de Claude Piron. La celo estis kunveni kun li poste, sed li bedaŭrinde mortis antaŭe. Vi povos baldaŭ legi niajn artikolojn pri tiu studado.

Nun, la grupo havas novajn celojn :

- Studado de « Raportoj el Japanio » de HORI Jasuo por prepari nin al lia prelego de la 17a de aprilo 2008
- Semajfino tutsvisa en novembro 2008

Vi povos regule sekvi nian laboron sur tiu blogo. Ĝis !

Vi trovos ankaŭ sur tiu blogo kelkajn diversajn artikolojn de ni :

vidu la kategoriojn dekstre —->

 

Mara, Nancy, Nicole, Elisabeth, Charlotte, Daniel kaj Dominique

 

http://www.dailymotion.com/video/x4y9dl

Lingva simpozio

 




Miaj pripensoj koncerne “La Bona Lingvo”-n

1052008

Claude Piron alportis al esperanto sian apartan sentemon koncerne la grandan kapablon de esperanto kombini vortelementojn. Pri la vasto de tiuj eblecoj ne komplete konsciis la tiamaj esperantistoj, eble eĉ Zamenhof ne konsideris ĉiujn eblecojn de sia lingvo.

Claude Piron estis la unua, kiu tiel bone montris, ke, se la leksikaro de esperanto venas 75 procente el la latina, la strukturo de la lingvo ne parencas la latinidajn lingvojn, sed pli proksimas la aglutinajn lingvojn kaj la aziajn, kiel la ĉinan. Li alportis tion tra sia romanaro, la ĉu-serio, aperinta inter 1976 kaj 1982, kies stilo estis mirinda en tiu epoko, kvankam la enhavo de la romanetoj estis foje iom simpliga. Sed en 1977 aperis belega kaj simpla poemaro: “Malmalice”, kie li sukcese verkis poemojn per sufiĉe limigita leksikaro, uzante ĉiujn eblecojn de la vortfarado. Ekde 1983 “Gerda Malaperis” ne ĉesas furori por komencantoj. Lian alporton oni povas,laŭ mi, konsideri, kiel tiaman lingvan revolucion.

La Bona Lingvo” estis verkita ses jarojn post la apero de la lasta ĉu-romano, kaj, laŭ la diroj de la aŭtoro en la unua ĉapitro, pro pluraj petoj de esperantistoj por ke li klare esprimu sian vidpunkton pri la uzo de esperanto.

Kial “bona”?

Kvankam mi ne dubas pri la graveco de la pirona alporto al esperanto, kvankam tiu libro esprimas tre valorajn ideojn pri la lingvo, mi ĉiam havis ian retenemon al ĝi. Kial?

Unue la titolo: “La Bona Lingvo”. Ĝi kredigas, ke ekzistas bona kaj malbona lingvo. Kompreneble estas ia provoko en tiu titolo, kaj Piron klarigas sian sintenon pri tio en la unua ĉapitro. Kial -bona- kaj ne -ĝusta- aŭ -korekta-, adjektivoj, kiuj pli taŭgus al lingvo? Certe pro la rilato de Piron al la lingvo, rilato tre sentimentala, rilato kreita dum infaneco, de infano, kiu malkovris la lingvon je sia 12-a jariĝo, kun infana entuziasmo, poste abrupte seniluziigita de la plenkreskuloj, kiuj ne sciis uzi la vortfaradan potencialon de la lingvo, ĉefe francparolantoj, kiuj fuŝe akcentis la lastan silabon. Ĉar ankaŭ pri la prononco Claude Piron havis iun influon, almenaŭ en nia francparola medio, kaj ĉefe en Romandio, kie li vivis. Li-mem flegis sian prononcon, kion oni ne tiom faris en tiu epoko.

Por Claude Piron Esperanto estas do “bona” lingvo: “bongusta”, “muzike bona”, “morale bona”, “psikologie bona”, “bonkora”, kiun li emas protekti de tiuj “fiaj plenkreskuloj”, ofte francaj, “memdifinitaj literfakuloj, kiuj malestimas nian vortprovizon kaj havas antaŭjuĝojn”. Li mem diras je la paĝo 9, ke el tiu traŭmo aŭ vundo, li neniam resaniĝis. Mi ne volas psikoanalizi la psikoterapeŭton, pardonu “plifeliĉigiston”, sed la kompreno de tiu infana maliluziiĝo aŭ defalo helpas min esti pli tolerema al tiu stilo por mi iom tro sentimentala kaj emfaza.

Kiun influon sur nia nuna elparolo?

Se mi ne havas dubojn pri la grava kontribuo de Claude Piron al Esperanto, mi neniam povos konsideri La Bonan Lingvon kiel “biblion” al kiu oni devas ĉu “obei”, ĉu “malobei”. Tio tute ne estus laŭ la spirito de la aŭtoro. Kaj mi opinias, ke lingvo ankaŭ estas socia fenomeno en kiu renkontiĝas pluraj vidpunktoj, kiuj konkretiĝis, inter alie, en PIV, laŭ mi la lingva referenco, en sia kompleto.

Mi longe esti lingve formita de Claude Gacond, kiu, kvankam tre proksima al la proponoj de Claude Piron, ĉiam provis doni plurecan informon pri la lingvo, kaj ĉiam restis iom neŭtrala inter la diversaj influoj (Iltiss, Paderborn, Piron ktp). Mi tre aprezis tiun sintenon. Sed neŭtraleco ne signifas, ke oni ĉion akceptas, kaj certe la influo de Piron estis dum tiuj lastaj jardekoj la plej pozitiva kaj realista por la kutima elparolo de Esperanto.

Pri mal-vortoj.

Certe la rigardo de esperantistoj ŝanĝiĝis ekde la apero de la libro en 1989. Uzo de kelkaj vortoj, tiam konsideritaj kiel neologismojn, enradikiĝis en la parola,lingvo, dum aliaj ne eliris la literaturan lingvon de kelkaj aŭtoroj. Laŭ mi la malamo al “mal-vortoj” eksmodiĝis sen tamen, ke ĉiuj decidis nur uzi mal-vortojn kiam eblas. Tiu ĝenerala malamo al la “mal-vortoj” certe venis grandparte el la influo de la naciaj lingvoj, ĉefe el la latinidaj. Kaj nun esperanto ĉiam pli eniris en la kutiman vivon de la esperantistoj (perrete multaj praktikas ĉiutage la lingvon) kaj la “mal-vortoj” ne plu estas konsiderataj kiel pezaj. Male ili povas fariĝi interesaj. Ĉar pensi pri la malo de la vortoj al kiuj oni gluas tiun prefison estas ofte pensiga. Antaŭ nelonge mi havis la okazon eki diskuton pri la vorto -malapetito-, kiun mi vidis esktertekste. Mi ne povis kompreni la malon de -apetito- kaj preferintus la esprimojn -apetitmanko- aŭ -senapetito-. Sed mi ankoraŭ ne estis leganta la novelon de Luiza Caroll en kiu troviĝis la vorto: temis pri viro, kiu profunde, ekde la naskiĝo, malamis manĝi kaj preferus gluti pilolojn por plenumi biologian manĝbezon. Jen tio estas malo de apetito.

Sed ĉiam uzi nur mal-vortojn povas fariĝi stile teda kaj lingve malriĉiga. Kial ne alterni inter diversaj uzoj por doni pli da suko? Multaj aspektoj eniras en la komprenon de lingvo-uzo. Unu el tiuj aspektoj povas esti la eluziĝo de ofta vorto, kies vigla esprimo perdiĝas, kiel se la parolantoj laciĝus pri vortoj. Ekzemplo estus la adjektivo -malgranda- nun ofte anstaŭita pere de -eta-. Por neniu ĝi estas kritikinda anstataŭo ĉar ĉerpita en la jam delonga esperantista trezoro. Ĉu la homoj preferas ne uzi mal-vorton en tiu okazo? Aŭ ĉu ili tutsimple bezonas sinonimojn eĉ por parola lingvo? Ĉu pro la sama kialo homoj uzas foje -trista- anstataŭ -malgaja-, -olda- anstataŭ -maljuna?

Ĝuste por anonci la forpason de Claude Piron ekestis reta diskuto pri tiu temo.

Komence de februaro iuj rimarkis, ke “pli kaj pli ofte oni vidas okaze de mesaĝoj pri la morto de Claude Piron la uzon de kontraŭpiron-a radiko: -trist-. Temas evidente pri neoficiala eŭropdialekta propono por de « malgaja, malĝoja« . Ĉu vere ekzistas kontraŭ-pirona uzo de la lingvo?

Respondis Tonio del Barrio: “Malgaja” kaj “Malĝoja” ja estas tre bonaj vortoj, sed mi ne taksas ke la uzo de “trista” meritas riproĉojn. Laŭ mia takso, ĝi povas havi apartan nuancon, similan al “tre malgaja, pli malgaja ol kutime”. La aŭtoro de la mesaĝo aldonis, ke li “ne pensas ke tiaj vortoj estas “kontraŭ-pironaj”. Kaj li raportis, ke kiam lia teksto, “la normala lingvo” aperis, Claude Piron skribis tion: «Dankon pri via rimarkinda teksto. Mi ĝenerale konsentas kun vi, eĉ se, kiam mi sentas min devigita defendi unu vidpunkton, mi defendas la kontraŭneologisman. En preskaŭ ĉiuj lingvoj alternas fazoj de elinterna kaj elekstera vortoĉerpado. Mi verkis “La Bona Lingvo”-n en tempo, kiam ŝajnis al mi, ke la neologismemuloj vere troigas, kaj ke indas turni la tendencon al la alia direkto, almenaŭ portempe, por ke la lingvo havu la tempon asimili la novaĵojn.»
Ni estis pli pironistoj ol Pirono mem, aldonas Tonio del Barrio.

La diskuto daŭris pli longe, kaj homoj protestis, ke azianoj ne komprenos. Al tio iu respondis, ke azianoj mem rajtas esprimiĝi pri tio. Kaj al tio mi vere aplaŭdas ĉar tro ofte ni diskutas pri kio estas kompreninda de azianoj sen peti ilian opinion. Nu, ni ne estus sektemaj, ni observu kaj elektu laŭ la bezono de riĉa kaj preciza lingvo, de klara interkompreniĝo, laŭ nia propra evoluo, laŭ la evoluo de la esperantista societo.

Nicole Margot

 




Kelkaj reagoj al « La Bona Lingvo »

12042008

Post la studado de iu verko, oni povas kompreneble ankaŭ interesiĝi pri la reagoj, kiujn la verko provokis. Pri la « Bona Lingvo » skribis kelkaj verkistoj. Mi provas doni resumon de la ĉefideoj prezentitaj de ili.

Don Harlow, in The ELNA Newsletter, 1989.

Don Harlow estas tute konvinkita pri la verko kaj li finas sian recenzon konsilante ĝian legadon. Krome, li ampleksas la emon al demokratio, kiu karakterizas la libron de Piron. La « aglutina esperanto », por kiu pledas la aŭtoro, permesas, ne plu distingiĝu la klaso lingve nobela (hispanoj, francoj, italoj, kleraj anglalingvanoj…) kaj popola (azianoj, afrikanoj).. Tiaj estas la paroloj de Don.

Li klarigas, ke esperanto, eĉ se naskita en Orienteŭropo, vidis sia regado transiri al okcidenta Eŭropo, ĉefe al Francio. Kaj eble pro tio Harlow neniam bone komprenis, kio estas « miokardia infarkto ». Nur en « La Okcidenta Dialekto de Esperanto », kiu aperis en 1977, Piron sukcesis klarigi al li la aferon bonalingve per la vortoj « Kormuskola tuboŝtopo ». Demokrata lingvo estu esperanto. Harlow ankoraŭ rimarkas, ke la tralegado de la verko estas ankaŭ ebla por meze kapablaj esperantistoj. Bona lingvo tio estas !

http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/la_bona_lingvo.html

Jorge Camacho – « La mava lingvo »

Jorge Camacho reagas rekte al la verko de Piron precipe pri la neologisma demando. Li montras kelkajn pasintajn uzojn aŭ elektojn, eĉ zamenhofajn. La kutima lingvo konservas kaj la bonajn kaj la malbonajn (mavajn) novaĵojn. Dependas de la preferoj. Camacho ne volas konduti ideologie tute kontraŭ aŭ tute por neologismoj. Kelkaj estas belaj, kutimaj, uzendaj aŭ uzindaj, ofte utilaj. Li rimarkigas ekzemple, ke la vorto dificila havis nenion sukceson, ĉar samlonga kiel malfacila. La novvortoj malpli longaj aŭ sen avantaĝo ne plu estas uzataj. Fakte li ŝajne fidas la lingvan evoluon.

Sed liaj zorgoj estas tute aliaj. Tro multe da parolantoj ne interesiĝas sufiĉe pri nia lingvo kaj ĝia literaturo : tio estas la vera problemo. Kaj ofte multaj ne povas distingi inter neologismoj kaj malneologismoj. Oni parolu senkomplekse kaj simple pli bone. La periodo de riĉigo de esperanto ne estas jam finita.

http://jorgecice.blogspot.com/2001/01/la-mava-lingvo-neologismoj-kaj.html

Tonio del Barrio – « La normala lingvo »

Tonio del Barrio legis « La bonan lingvon » de Piron kaj ankaŭ « La mavan lingvon » de Jorge Camacho. Li ne volas elekti inter la du verkoj, ĉar li pensas, ke ambaŭ pravas. Parolante pri la fideleco al la fundamento kaj la enkonduko de neologismoj, li klarigas, ke la vere grava demando ne estas, ĉu oni uzu aŭ ne neologismojn, sed kiam oni uzu iujn vortojn. Ĉiuj lingvoj havas diversajn registrojn (li komparas kun la hispana), kaj do ankaŭ esperanto. Ĝi estu tute normala lingvo. Pri tio, li donas ekzemplon de misuzo : en traduko de fama hispana verko, De Diego dirigas « mi ne mavas » al analfabeta kamparano. Por del Barrio estas tute klare, ke tiu homo ne parolus tiel, sed simple dirus « mi ne estas malbona ». Estas simple realisma sinteno.

Li ne parolas en tiu artiklo nur pri la temoj de « la bona lingvo », sed li provas montri ankaŭ la neceson adaptiĝi. Esperanto funkcias kiel normala lingvo. La samaj disputoj ekzistas en aliaj lingvoj. Eĉ la esperanta movado, kun siaj mitoj kaj revuloj, estas simple normala anaro kiel ĉiuj aliaj. Komparoj permesas bone montri, ke oni nepre ne devas trotaksi aŭ mistaksi kaj nian movadon kaj nian lingvon, kiuj estas simple tute normalaj.

http://www.liberafolio.org/2007/normalalingvo/

Ŝulco Rikardo – « Pirono Klaŭdo kaj la malbona lingvo »

La reago de Rikardo Ŝulco estas libreto de pli ol 30 paĝoj. Tiu verketo estas iom akra kontraŭ la libro de Piron. Kun iom da malsincereco, Ŝulco eĉ kritikas la kovrilon de la unua eldono kaj la uzon de la franca nomo de la aŭtoro. Pli grave kaj serioze, Ŝulco tute malkonsentas pri la simpla esprimado emfazata de Claude Piron. Por li, la « bona lingvo » ne estu tiu, kiun parolas la amasoj, sed nepre estu perfekte logika. Li ne akceptas la grandan liberecon kaj spontanecon priskribitajn de Piron kaj rekomendas senesceptan lingvon. Krome, li ne nur kritikas la entenon de la libro, sed ankaŭ atakas la lingvouzon de la aŭtoro : por li, Piron simple ofte eraras !

Li preferas tre precizan lingvon kaj do kontraŭas ĉefe la liberecon de la uzo kaj eĉ ofte la kutimojn. Preskaŭ nur la defendon de la prefikso « mal- » kaj la kritikon kontraŭ tro da neologismoj li aprobas de Piron. Fine li proponas iom da varbado por sia propra vidpunkto pri la lingvo : la analiza skolo.

Daniel Schöni Bartoli

 




La Bona Lingvo – Claude Piron

7042008

 

Legante tiun libron, mi tuj pensis : mi faros por mi resumon de la por mi esencaj paĝoj… Tiu libro vere profunde interesis min ! Bona lingvo : Kial bona ? Jen citaĵoj por klarigi la penson de Claude, kiu priskribis, ne preskribis la lingvon ! « Komparo de la malsamaj subjektivecoj ŝajnas al mi la sola maniero iom progresi al rigardo objektiva », li diras p. 108 (n-oj de la paĝoj laŭ la dua eldono) :

 

p. 5-6

Ĝi estas bona en la senco bongusta, ĉar oni ĉerpas ĝuon el ĝi kiel el bona manĝo.

Bona muziko, orelplaĉa, melodia, ĝojdona per la harmonio de siaj sonoj.

Bona ŝerco, trafa, kapabla bele kaj laŭcele tuŝi.

 

Bona okazo, kiel se oni hazarde retrovus libron elĉerpitan, ne perfektan, sed por ni trezoron.

Morale bona, ĉar justa, konsiderante tiujn, kiuj ne apartenas al prestiĝaj kulturoj aŭ al favorata sociklaso.

Psikologie bona, ĉar konsekvenca, kohera, rigora sed liberiga, stimulanta kreemon.

Bonkora, helpema kiel bona amiko. Ĝi solvas problemojn ĉe vojaĝantoj, stimulas bonajn sentojn, igas la vivon pli riĉa.

Bona lingvo ĉar ĝi ebligas klare esprimiĝi.

p. 12

Kiam Claude nomas sin plifeliĉigisto, li konstatas, ke esperanto ebligas esprimi unuvorte, kion li franclingve povas klarigi nur per longa frazoĉeno.

 

Li rimarkis, ke kiam homoj venas rakonti al li plej konfidence pri sia vivo, siaj problemoj, kelkaj -ĉefe intelektuloj- komence parolas per komplika lingvo. Sed ju pli kreiĝas etoso de fido, ju pli ili profundiĝas en sia psiko, des pli la vortprovizo fariĝas baza. Verŝajne ĉar tio sufiĉas kaj montriĝas pli efika. Eble malsimpla esprimado estas masko.

p. 14

Esperanto ekzistas ; ĝi estas reala lingvo, matura, firmiĝinta en kolektivo, kiu uzas ĝin tute kontentige. Ĝi estas fleksebla, forta, kapabla.

p. 15

Zamenhof skribas : « La sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur : gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj kaj personaj (…), kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj. »

p. 21

La maldekstra duonsfero de la cerbo zorgas pri rigoro : analiza intelekto, organizo, deduktado, volo racio, logiko… Ĝi radikas en timo : por sin protekti, oni provas kompreni kaj scii, kaj disciplinas sin.

La dekstra duonsfero estas la cerbo de revo, de kreemo, de beloĝuo, de sentado, fantazio, inspiro, intuicio… Ĝi radikas en fido. Necesas ja fidi, por lasi la bildojn sekvi unu la alian en nia imago… Se mankas baza sekureco, ni uzas la alian duonsferon por trovi la spurojn sekurloken.

p. 22

Se esperanto estas tiagrade bona lingvo, tio grandparte ŝuldiĝas al la fakto, ke Zamenhof havis neordinare bonan kunordigon de siaj du duoncerboj. Se la dekstra ĉefrolus, por la latinaj pacem, lucem, vocem, ni havus same simetrian serion kiel en la itala (pace, luce, voce), aŭ en la hispana kaj portugala (paz, luz, voz). Sed en esperanto ni havas paco, lumo, voĉo, kion karakterizas io « laŭ la momenta emo ».

 

p. 23

Jen ekzemploj por sentigi al ni, kio estas la spirito de la lingvo, por sentigi la efikon de la dekstra cerbo : Li trovis trafan vortigon por elturni sin (prefere al : li elektis vortojn, kiuj estis efikaj, por ke li povu savi sin el la ĝena situacio). Tiuepoke li vigle sportis (komparu : en tiu epoko li praktikis sporton kun vigleco). Tio impresas pli esperante : certe pli ol : tio donas impreson de pli esperanta frazo.

p. 24-25

Nia bona lingvo strukture unikas per la kunagado de kvin faktoroj : neŝanĝeblo de la vortelementoj ; senbara povo ilin kombini : emo al formaĵoj simplaj kaj koncizaj ; elvokado prefere ol difinado, tamen kun atento al la neceso sufiĉe precizi ; eblo perfinaĵe alsigni al iu ajn vorto iun ajn gramatikan funkcion, kiu igas la esprimon laŭvole analiza aŭ sinteza.

p. 30-31

 

Rilate al Volapük, nia bona lingvo estas pli respekta kaj pli demokratia. Respekta, ĉar la aspekto de la devenvortoj estas ĝenerale rekonebla ; Zamenhof adaptis ilin al la bezonoj de la lingvo, sed ne misformis ilian vizaĝon. Simile, en la konstruo de la frazo, li ankaŭ lasas al la lingvano multe pli da libereco ol Schleyer. Demokratia, ĉar ne la aŭtoro aŭ komitato decidas pri la evoluo, sed anonima uzado, kolektiva akcepto aŭ malakcepto de novaj formoj, kiujn iu ajn rajtas proponi.

Rilate al aliaj planlingvoj, la pliboneco kuŝas en du trajtoj: unue esperanto celas tutmondismon, dum siaj rivaloj estas kvazaŭ ekskluzive okcidentaj. Due, kaj precipe, ĝi plu fidas inteligenton (refleksa dedukt-kapablon) ol memoron.

p. 28

Anstataŭ pleni je stumbligaj malhelpiloj, humilige, ĝi ĉiurimede favoras komunikadon : ĝi konformas kun la naturaj emoj, ĝi konsekvence stimulas la liberigan aplikon de la principo, kiu regas spontanan sin-esprimon : inklino ĝeneraligi ĉiun strukturon, ĉiun lernitan regulon gramatikan aŭ vortfaran.

p. 29

 

Bona konduto baziĝu, ne sur aŭtoritato, sed sur konsekvenca apliko de libere akceptitaj reguloj. En tio nia bona lingvo atakas la radikojn de multjarmilaj kutimoj…

p. 95 –103

Homo, kiu legas sian esperanton, en formo pli arta, sed ne pli komplika, ol li mem povas uzi ĝin, sentas sin portata supren.

 

Ekzakte tion mi, Nancy, spertis, legante la diversajn formojn, kiujn Claude donis al la poemo de Verlaine. Tio estas sperto entuziasma, kvankam mi kutime tute ne interesiĝas pri poezio ! Mi ege bedaŭras mian neĉeeston dum la laborgrupo, kiu traktis tiun temon ! Sed mi ĝojis, legante ĉiujn provojn, same kiel tiujn de la aliaj poetoj, inkluzive de Dominique de Mestral !!! Probable tiu lasta estas tiu, pri kiu parolas Claude, kiam li diras, ke li ne dubas pri apero de talentulo… Ĉitiu havu tiel multe da plezuro, kiel li donas kaj donos al ni !!! « Se famo estos, ne precipa celo, sed normala rezulto de bona verkado, ĝi estos ĝuebla kaj ĝuinda.»

Kompreneble indus multe diri pri la paĝoj 32-94 ! Sed tiuj citaĵoj sufiĉas : por mi ili estas la esenco, kiun mi deziras nun gardi en mi…

Dankon Claude, pro « via » bona lingvo !

 

Nancy Fontannaz

 

 

La Bona Lingvo - Claude Piron  dans Studoj pri

 




Kio okazis ?

3042008

Kelkaj literaturŝatantaj personoj decidis legi kune  » La bonan lingvon » de Claude Piron kaj pridiskuti tiun tamen signifan verkon por Esperantio.

Claude Piron

Ni kunvenis ĉiujn du semajnojn por prilabori unu ĉapitron. Do tio estis projekto, kiu daŭris dum pluraj monatoj. Legu, kiel mi travivis tiun cerbopezan periodon.

 

Ni kunvenos post unu semajno por diskuti pri la enkonduko kaj la unua ĉapitro. Mi estas preta, sidanta malantaŭ la granda manĝtablo. Mi bezonas multe da spaco. Kial ? Dekstre antaŭ mi, estas granda taso da teo (ĉu la tre stultaspekta hundo, kiu rigardas min senpaŭze de sur la taso, bone influos min ?), apud la taso, evidente diversaj skribiloj: krajono por noti, fluoreska flava feltkrajono por marki interesajn paragrafojn, la multekosta fontoplumo kun la blanka steleto, kiun mi ricevis antaŭ kelkaj jaroj por mia naskiĝfesto, kaj gumo. Maldekstre mi preparis PIVon kaj alian vortaron. Meze de ili troviĝas tre bela, multkolora kajero por noti pensojn, interesaĵojn, demandojn. Do mi komencu ! Ha! mankas « La bona lingvo »…

Nun atente mi legas ĉiujn vortojn, ĉiujn liniojn. Mi skribas, resumas, foliumas, cerbumas kaj tute forgesas trinki la teon… Sed mi bone komprenas kaj eĉ entuziasmiĝas pri la morale bona kaj psikologie bona lingvo.

Dum la unua renkontiĝo ni jam estas sufiĉe diskutemaj. Dum la organizata « vortfarado » la unua kverelo okazas. La komencantoj iomete freneze kreas senĝene novajn vortojn kiel « nurĉirkaŭhurlo » aŭ « elboteligilo » dum la spertaj esperantoparolantoj tre serioze kapneas.

Mi tamen konfesas senhonte, ke antaŭ la postaj kunvenoj, mia preparado ĉiufoje iomete malgrandiĝis.

Surtable kuŝis multkolora kajero, krajono, vortaro kaj « La bona lingvo ».

Enlite, troviĝas krajono kaj « La bona lingvo ». La vortaro estas tro peza.

Finfine enlite restas nur « La bona lingvo ».

La kunvenoj estas malgraŭ mia « preparadodisfalo » tre interesaj, amuzaj kaj ofte bruaj. Ni kelkfoje ne konsentas kaj energie defendas niajn opiniojn. Ekzemple ni kapablas diskuti dum tridek minutoj pri la diferenco aŭ la nediferenco inter « la ĉielo bluas » kaj « la ĉielo estas blua ». Mi diras « ni », sed mia cerbo post dek minutoj pri la sama demando elŝaltiĝas kaj mi tre volonte iras en la kuirejon prepari la vespermanĝon.

 

Mara Bartoli




Fumigita fiŝa ŝaŭmaĵo aromigita per freŝa aneto

3042008

 Kaserolaj « Babetbabilaĵoj »

Printempa recepto

Ankaŭ se vi ne estas tre kuirema vi povos facile kontentigi viajn gastojn per tiu bona recepto.

Vi povas pretigi tiun ŝaŭmaĵon antaŭe kaj lasi ĝin 1-2 tagojn en fridujo.

Aneto (aneth) : anethum graveolens. Umbeliferaco. Devenas de la greka « anêthon » kiel por anizo kaj graveolens elvenas de la latina « gravis » = peza, forta kaj olens = aromi, do tiu vorto signifas : kiu forte odoras.

Unue ĝi kreskis ĉirkaŭ la Mediteraneo kaj en Azio. Israelanoj kultivis ĝin en legomaj ĝardenoj. Jam antaŭ 5000 jaroj Egiptanoj kultivis ĝin kiel kuracan planton, Grekoj kaj Romanoj uzis ĝin por ellabori parfumojn, en kuirado kaj por ĝia kuraca efiko. En niaj ĝardenoj ĝi bone alklimatiĝas.

Ĝia odoro memoras pri fenkolo. Oni uzas ĝin por solvi digestajn problemojn (aerofagio), ĝi estas ankaŭ kvietiga, trinkata en infuzaĵo antaŭ dormo kaj pliigas lakton en mamnutrado.

Hodiaŭ ĝi estas multe uzata en Skandinavio por diversaj fiŝsaŭcoj kaj por konfitado de kukumoj (umbeloj kaj fruktoj).

Kvantoj por 4 personoj

kafkulero = k.k.
supkulero = s.k.

 300 g. fumigita fiŝo (truto, salmono au fiŝoj de nia lago)
 2 k.k. mustardo (gustumu laŭ ties forto)
 3 ŝalotoj
 1 dl kremo (aŭ 1-2 s.k. da migdala pureo kun 1dl akvo por tiu, kiu ne deziras uzi laktaĵojn)
 3 s.k. blanka kirlita fromaĝo
 2-4 s.k. citronsuko laŭ gusto
 5 freŝaj branĉetoj de aneto aŭ saŭvaĝa fenkolo kaj lasu 1 branĉeton aparte por ornami

Preparo

Senŝeligu ŝalotojn kaj tranĉu ĉiujn en 5 erojn. Elprenu la lavitajn foliojn de aneto el la centraj branĉetoj kaj iomete haku ilin.

Forprenu la haŭton de via fiŝo. Por tio : kuŝu la fiŝon sur la senhaŭta parto kaj helpe de tranĉilo glitu la klingon inter haŭto kaj karno. Tio estas facila.

En miksilo deponu ĉiujn almiksaĵojn kaj pureigu vian mason. Gustumu kaj aldonu pli da likvaĵo se necese : kremo, citrono, mustardo laŭ gusto, ĝis vi ricevos la deziratan kunteniĝon. Vi devas formi buletojn, kiuj ne dispartiĝas.

Plenigu pasteĉoterpoton kaj deponu supren kelkajn disigitajn foliojn de aneto.

Lasu en fridujo dum 3 horoj. Servu ĝin kun krakanta freŝa pano kaj salato.

Trinkaĵo : blanka vino « Chasselas » de nia regiono, « Riesling » de Alsaco aŭ « Sauvignon » de la « Loire ».

Je via sano kaj bonan apetiton !

Elisabeth de Mestral

 




« Aŭtuna kanto » de Verlaine

2042008

Jen komparo de kelkaj tradukoj de « Aŭtuna Kanto » de Verlaine. (Vidu je la paĝoj 95 ĝis 103 en « La bona lingvo » de Claude Piron.)

(Paul Verlaine) Chanson d’Automne  
     
Les sanglots longs Tout suffocant Et je m’en vais
Des violons Et blême quand Au vent mauvais
De l’automne Sonne l’heure, Qui m’emporte
Blessent mon cœur Je me souviens Deçà, delà
D’une langueur Des jours anciens Pareil à la
Monotone. Et je pleure; Feuille morte.
   
Aŭtuna Kanto, traduko:    
     
(Waringhien) (Kalocsay) (Deviatnin)
     
Pro l’ plora son’ La velksezon’ Ploro longa,
De l’ violon’ Per violon’ Violona,
Aŭtuntona, Ĝemo sona Aŭtundume,
Min en la kor’ Vundas ĉe l’ kor’ Kore vundas,
Lezas langvor’ Min per langvor’ Triste daŭras
Monotona. Monotona. Enuume.
     
Sufoksentum’ Sufoke nun Min senspiran,
Kaj palo, dum Kaj pale dum Senkoloran,
Hor’ sonoras,- Tintoj horaj, Dum horsono
Memoras mi Memoras mi Venas pensoj,
Tagojn kun ŝi, Kaj ploras pri Intaj tagoj,
Kaj ploras; Tagoj foraj. Jen ekploro;
     
Kaj vagas plu Mi vagas, jen Foriras mi
Laŭ ventosku’ Zigzagas en En agoni,
Sen alia Vento forta Nu laŭvente,
Malbona cel’ Kun svena fal’ Tien reen
Ol tiu de l’ Simile al Kaj alien
Mort’ folia Branĉo morta. Folimorte.
     
Jen kelkaj aliaj tradukeblecoj por la unua strofo !  
   
  (Paul Verlaine)  
   
  Les sanglots longs  
  Des violons  
  De l’automne  
  Blessent mon cœur  
  D’une langueur  
  Monotone.  
     
(Grabowski) (Long) (Piron)
     
Dum ĝeme sonas Larme ĝeme La ĝema son’
La violona Violone, De l’violon’
Aŭtuna spir’ Aŭtuninstige Velksezona
Premiĝas koro Vundiĝas kor’ , Portas min al
De monotona Milda dolor’ , Korvunda pal’
Sopir’. Enuige. Unutona.
     
(Pagnier) (Piron) (Piron)
     
La longa plorado La plenda son’ Singulta son’
De la violonoj De violon’ De violon’
De l’aŭtuno Velksezona Velksezona
Vundadas la koron Vundas min per Min vundas plu
Al mi per langvoro Dolĉa sufer’ Per kor-enu’
Unutona. Unutona. Unutona.

Dominique de Mestral




Prelego de HORI Jasuo

1042008

 

Aparte interesa prelego de HORI Jasuo kiu brile verkis esperante 10 « Raportojn pri Japanio », okazos en Etoy (inter Laŭzano kaj Ĝenevo) (Malnova lernejo – Le Prieuré 1) :

Jaŭdon la 17an de aprilo 2007 je la 19a

Sinjoro Hori instruis la anglan lingvon en japana universitato (gubernio Aici). Li estas Prezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado kaj estrarano de UEA pri landa kaj regiona agadoj. Inter aliaj verkoj, li skribis Anglan Gramatikon Cougar en la japana kaj la angla. Li ludas ankaŭ diversajn aziajn muzikilojn.

 

 

HORI Jasuo HORI Jasuo

 

 

Aliĝo kiel eble plej rapide (ni devas rezervi salonon) ĉe :

Elisabeth kaj Dominique de Mestral – Le Prieuré 8 – 1163 Etoy – Tel. 021.808.76.43 aŭ prefere per rete : de.demestral   (@)   bluewin.ch

Kostoj estos dividotaj inter la partoprenantoj (veturado de Sinjoro Hori ĝis Lyon okaze de prelega turneo en Francio) : inter 10f kaj 15f.

 

Elisabeth Demestral

 

Libroj de HORI Jasuo

 

 




Svisa semajnfino

1042008

Saluton !

Ni partoprenis malmultajn renkontiĝojn kaj konatiĝis kun homoj de malproksimaj lokoj sur la tero. Tio donis al ni la deziron organizi etan renkontiĝon inter svislandanoj.

Kial vojaĝi fore, se « salteto » jam permesas interlingvajn kontaktojn?

Ĉu vi ŝatus renkonti aliajn Esperantistojn?

Se vi ĝojas labori, diskuti, babili, ludi, promeni kaj manĝi kune, ni invitas vin partopreni nian semajnfinon, kiu okazos la :

1-2ajn de novembro 2008.

 

Sangernboden

 

Nia loĝejo situos en Sangernboden, vilaĝeto inter Berno kaj Friburgo. La domo estas la ĉarma hotelo « Hirschen » kun restoracio kaj pluraj lokoj por labori en diversaj grupoj. Estos kelkaj ĉambroj en hotelo aŭ dormejo por 30 personoj. La lokoj estas limigitaj, do bonvolu aliĝi rapide (maksimume ĝis la fino de aprilo)! La prezoj estas indikitaj sur la aliĝilo. Ili inkludas la tranokton, du tagmanĝojn, vespermanĝon kaj la matenmanĝon (sen trinkaĵoj) por unu homo.

Ne hezitu duobligi tiun inviton kaj doni ĝin al amikoj aŭ konatuloj.

Ĉu vi havas ankoraŭ demandojn? Kontaktu nin.

Scivolema?

 

Mara Bartoli kaj Daniel Schöni-Bartoli, ch. de la Pommeraie 15, 1008 Prilly

Ni antaŭĝojas vidi vin!

 

Mara Bartoli kaj Daniel Schöni Bartoli




Mateno Bruna (Novelo)

31032008

Mateno bruna

Mateno bruna (Franck Pavloff)

Kruroj etenditaj sub la suno, Charlie kaj mi ne vere parolis : ni interŝanĝis pensojn, kiuj kuris enkape, sen vere atenti, kion rakontis la alia siaflanke. Estis agrablaj momentoj, dum kiuj ni lasis forflui la tempon trinkante kafon.

Kiam li diris al mi, ke li devis pikmortigi sian hundon, mi surpriziĝis sed ne vere.

Havi malsanan maljunan hundon estas ĉiam afero malĝoja, sed, se ĝi dekkvinjaraĝas oni akceptu ideon, ke ĝi baldaŭ mortos.

- Vi scias, mi ne povis kredigi ĝin bruna.

- Nu ! Labradorhundoj ne vere estas brunaj. Pro kio li malsaniĝis ?

- Ne temas pri tio, ĝi ne estis bruna hundo, jen la vero.

- Ve ! Kiel la katoj ?

- Jes, same.

Pri la katoj mi sciis. Pasintmonate mi devis senigi min de mia, stratkato, kiu stulte naskiĝis blanka kaj nigre punktita.

Vere estas, ke kata superloĝantaro iĝis neeltenebla kaj ke ŝtataj sciencistoj diris, ke plibonus konservi la brunajn. Nur brunajn. Ĉiuj selektadaj testoj montris, ke ili plibone adaptiĝas al urba vivo, ke ili malmultajn idojn naskas kaj ege malpli manĝas.

Certe kato estas kato, kaj tial oni solvu la problemon iele. Do, konsentite pri la decido, kiu iniciatis la nuligadon de nebrunaj katoj. La urbmilicoj senpage disdonis arsenajn buletojn. Miksitaj kun la manĝo, ili mortigis la kataĉojn rapidege. Tio kortuŝis min, sed mi rapide forgesis.

Pri la hundoj mi estis iomete pli surprizita. Mi ne scias kial, eble ĉar ili estas pli grandaj aŭ ĉar oni rigardas ilin homkunuloj. Tiuokaze Charlie ĵus parolis tiel nature kiel mi parolis pri mia kato. Li certe pravis.

Tro da ama sentemo ne utilas, kaj probable brunaj hundoj estas pli rezistpovaj.

Nia diskuto estis jam pli malpli elĉerpita kaj ni disiĝis kun stranga sento, kvazaŭ ni ne ĉion diris. Iomete malkomforte. Iom poste, mi sciigis al Charlie, ke la ĉiutaga « Urba Ĵurnalo » ne plu aperos. Li miregis : la ĵurnalo, kiun li legis ĉiumatene trinkante kremkafon !

- Ĉu ili fiaskis ? Strikoj, bankroto ?

- Ne, ne, estas la sekvo de la afero pri hundoj.

- Brunaj ?

- Jes, daŭre. Ne unu tago sen ataki la nacian decidon. Ili eĉ malkonsentis scienculajn klarigojn. La legantoj ne plu sciis, kion pripensi kaj eĉ iuj ekkaŝis sian hundaĉon.

- Tro da ludo kun la fajro…

- Jes, vi pravas. La ĵurnalo fine estis malpermesita.

- Ve… do, kaj pri la ĉevalveto * ?

- Nu, amiko mia, vi serĉu bonajn informojn en « Brunaj Informoj ». Nur tiu plu daŭras. Mi aŭdis, ke ĝi kompetentas pri ĉevalkonkursoj kaj sportoj. La aliaj transpasis la limojn, sed oni tamen bezonas unu ĵurnalon en la urbo. Oni ne povus rezigni pri informoj.

Mi denove trinkis kafon kun Charlie tiutage, sed min turmentis iĝi leganto de « Brunaj Informoj ». Tamen ĉiuj aliaj kafejklientoj ĉirkaŭ mi daŭre vivis kiel antaŭe : mi certe ne maltrankviliĝu.

Poste alvenis vico de la bibliotekaj libroj, afero ankoraŭ ne tute klara. La eldonejoj, kiuj apartenis al la sama financgrupo kiel la « Urba Ĵurnalo » estis persekutitaj de la justico kaj iliaj libroj estis malpermesitaj sur la bibliotekbretoj. Veras, ke legante la librojn de tiuj eldonejoj, oni trovis la vortojn hundo aŭ kato almenaŭ po unufoje en ĉiu libro kaj certe ne ĉiam kun la adjektivo bruna. Ili tamen devis scii…

- Oni ne troigu, diris Charlie. Vi scias, la nacio nenion gajnas akcepti la neobeadon al la leĝo kaj ludi kiel kato kaj muso. Bruna… bruna muso… li aldonis rigardante ĉirkaŭ li, kaze ke oni aŭdus nian interparoladon.

Singardeme, ni alkutimiĝis aldoni « bruna » je la fino de frazoj aŭ post vortoj. Komence, peti brunan anizbrandon estis iomete strange, sed la lingvo nepre evoluas kaj tio ne estas pli stranga ol ĉiam aldoni « fek »*, kiel oni ofte diras ĉe ni. Tiamaniere, ni estis bone akceptitaj kaj trankvilaj.

Ni eĉ gajnis triĉevalveton. Ne tiom da mono, sed nia unua bruna vetsukceso helpis nin akcepti la malfacilaĵojn de la novaj regularoj.

Mi bone memoras pri tago, kun Charlie. Mi invitis lin veni hejmen por rigardi la pokalan finalon. Ni nereteneble ridegis, ĉar li alvenis kun nova hundo.

Belega, bruna de vosto ĝis muzelo kaj eĉ kaŝtanokula.

- Vi scias… finfine… ĝi pli amemas ol la alia kaj obeas pli bone. Mi ne devintus dramigi pri la nigra labradorhundo. Tuj post kiam li diris tiun frazon, lia hundo tuj ĵetis sin sub la kanapon bojetante kiel frenezulo. Kaj li bojis kaj bojis, kaj eĉ se bruna ne obeis sian mastron aŭ iun alian. Charlie subite komprenis :

- Ne…ankaŭ vi ?

- Jes, vi tuj vidos.

Tuj elsaltis mia nova kato kiel sago kaj grimpis laŭ kurtenoj ĝis la ŝrankosupro. Brunrigarda kaj brunhara virkato. Kiom ni ridis…kia koincido !

- Vi komprenas, mi diris al li, mi ĉiam havis katojn, do…. Ĉu ĉi-tiu ne belas ?

- Belegas, li respondis.

Poste ni ŝaltis televidilon dum la bestoj sin okule gvatis. Mi ne plu scias, kiu gajnis, sed mi scias, ke ni travivis bonan momenton, sekursente. Ŝajne, simple elekti la bonan vojon en la urbo trankviligis nin kaj simpligis la vivon. Bruna sekureco povas esti bona.

Kompreneble mi ankaŭ pensis pri la knabeto, kiun mi trafis sur la aliflanka trotuaro, kiu priploris sian pudelon blankan, mortinta ĉe siaj piedoj.

Sed finfine, se li bone aŭskultus, kion oni diris al li, li komprenus, ke hundojn oni ne malpermesis. Li nur trovu brunan. Troviĝis eĉ hundetoj. Kaj, kiel ni, li sentus sin laŭregula kaj rapide forgesus la malnovan.

Kaj hieraŭ, nekredeble, kvankvam mi sentis min sekura, min preskaŭ ekkaptis urbpolicistoj, tiuj brunvestitaj kaj ne pardonemaj. Ili ne rekonis min, ĉar ili estas ankoraŭ novaj en la kvartalo kaj ne konas ĉiujn.

Mi estis iranta ĉe Charlie. Dimanĉe ni ĉiam kartludas ĉe Charlie. Mi nur alportis bieran botelpakon. Ni intencis ludi dum du aŭ tri horoj manĝetante. Jen, plena surprizo : lia hejmpordo estis detruita kaj du policistoj starantaj sur la ŝtuparo forpelis la spektemulojn. Mi ŝajnigis supreniradon kaj tuj malsupreniris lifte. Malsupre la homoj parolis duonvoĉe.

- Tamen lia hundo estis vere bruna, ni bone vidis ĝin.

- Jes, sed ili diras, ke antaŭe li havis nigran hundon. Ne brunan, nigran.

- Antaŭe ?

Jes, antaŭe. Nun la malobeo ankaŭ estas esti havinta unu, kiu ne estis bruna. Ne estas tiel malfacile scii pri tio, sufiĉas demandi al najbaroj. Mi rapidis. Fluado de ŝvito akvumis mian ĉemizon. Se havi unu antaŭe signifas malobeon, mi riskas polican viziton.

Ĉiuj en mia loĝdomo sciis, ke mi antaŭe havis nigran-blankan katon. Antaŭe ! Mi neniam pensis pri tio. Ĉi-matene, « Bruna Radio » konfirmis la informon. Charlie certe apartenas al la kvin cent arestitaj homoj. Oni ne nepre ŝanĝas sian pensmanieron, ĉar oni aĉetis freŝdate brunan beston, ili diris.

Havinte nekonforman hundon aŭ katon, ajnepoke, estas malobeo. La parolanto mem aldonis : « Ofendo al la Nacia Ŝtato ». Kaj mi bone aŭdis la finon. Eĉ se oni ne havus persone hundon aŭ katon nekonforman, sed se iu el sia familio, patro, frato, kuzino ekzemple, posedis nur unu, nur unufoje en sia vivo, oni riskas por si mem seriozajn malagrablaĵojn.

Mi ne scias, kien ili kondukis Charlie-n, sed ili nun troigas. Estas freneze. Mi pensis min trankvila por longatempo kun bruna kato. Evidente, se ili serĉas antaŭe, ili neniam finos aresti katajn kaj hundajn posedintojn.

Mi tute ne dormis nokte. Mi devintus malfidi la Brunajn, ekde kiam ili altrudis la unuan bestleĝon. Finfine, mia kato estis mia kaj la hundo de Charlie estis lia. Ni devintus diri « ne ».

Pli rezisti, sed kiel ? Ĉio iras tiel rapide : laboro, ĉiutagaj zorgoj… Ankaŭ la aliaj rezignas por esti iom trankvilaj, ĉu ne ?

Oni frapas kontraŭ mia pordo. Tiel frue… tio neniam okazas. Mi timas. Ne komencis tagiĝi, estas ankoraŭ brune ekstere. Ne tiel forte batu… mi alvenas…

 

ĉevalveto * : Vetoj sur ĉevalkonkursoj estas tre popularaj en Francio

« fek »* : En la franca, « putain, con ! »

 

Tradukita de Daniel, helpita de Nancy, Dominique kaj Elisabeth.







polo67 |
rwandanostalgie |
SEFCO |
Unblog.fr | Créer un blog | Annuaire | Signaler un abus | Oliverchris dreaming of Quebec
| Stutzheim-Offenheim
| dahirafemmesmouridesbayefal...